Internacia kunveno de prokuroroj malfermiĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2017-09-11 14:47:44     Redaktoro:Yu

Lunde matene en Pekino malfermiĝis la 22a jarkonferenco kaj ĝenerala kunveno de la internacia asocio de prokuroroj. Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, esprimis varman bonvenon al la ĉeestantoj kaj deziris plenan sukceson al la kunveno.

Zhang diris en parolado en la malferma ceremonio, ke la mondo estas en granda ŝanĝiĝo kaj alĝustigo, kaj la juĝaj organoj ludas gravan rolon en la akcelado de ekonomia kaj socia evoluigo kaj prenas sur sin gravan taskon, kaj tiusence la kunveno, kiu celas dividi spertojn kaj akceli pragmatan kunlaboron, havas gravan signifon.

Zhang akcentis, ke la disvolvado de Ĉinio dependas de la mondo, dum la mondo bezonas Ĉinion. La iniciato de la Zono kaj Vojo, proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping, altigis la ligitecon inter Ĉinio kaj la mondo. Li aldonis, ke Ĉinio tre gravigas, aktive partoprenas kaj forte subtenas internacian kaj regionan kunlaboron pri juĝo. Ĝi aliĝis al serio da internaciaj konvencioj, subskribis duflankajn interkonsentojn pri juĝa helpo kaj ekstradicio, kaj serioze plenumis promesitajn devojn de internaciaj konvencioj kaj traktatoj kaj ludis gravan rolon por bati internaciajn krimojn kaj akceli demokratiigon de monda regado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin