Ĉiuj partioj devas plenumi la rezolucion 2375 de SK

(GMT+08:00) 2017-09-12 19:19:26     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 12a de septembro Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio konsentas, ke la Sekureca Konsilio (SK) de UN adoptas necesajn rimedojn responde al la nuklea eksperimento farita de Norda Koreio, sed ĉiuj partioj devas komplete kaj totale plenumi la koncernajn preskribojn de la rezolucio 2375 skizita de SK.

La 11an de septembro, cele al la nuklea eksperimentao de Norda Koreio, Sk unuanime adoptis la rezolucion 2375. Por tio Geng Shuang komentis:

"Laŭ la rezolucio 2375, ĵus akceptita de SK, la internacia komunumo alprenas pluajn rimedojn responde al la nuklea eksperimento de Norda Koreio, firme protektas la internacian sistemon de nuklea nedisvastigo, kaj samtempe ankaŭ gardas la pacon kaj stabilecon de la Korea duoninsulo, emfazante solvi la problemon en paca, diplomatia kaj politika maniero kaj subtenante restarigon de la sesflanka intertraktado kaj la deklaron kaj la permeson de 9-19. Ĉinio opinias, ke ĉiuj partioj devas komplete kaj totale plenumi la koncernajn preskribojn de la rezolucio 2375 skizita de SK."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin