La palestina prezidento Mahmoud Abbas lunde ricevis leteron kun signaturoj de miliono da palestinanoj, plejparte studentoj. Ili petis la prezidenton transdoni la leteron al ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres en ilia renkontiĝo venontsemajne dum sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN en Nov-Jorko.
La letero transdonita al Abbas fare de Walid Assaf, estro de la Komitato de Opono kontraŭ Muro kaj Setlejo, dum ilia renkontiĝo en la prezidentejo en la cisjordania urbo Ramallah, alvokas fini israelan okupacion kaj klopodi por fondi sendependan palestinan ŝtaton.