Ĉina ŝtatkonsilanto intervidiĝis kun usona ŝtatsekretario

(GMT+08:00) 2017-09-13 11:43:26     Redaktoro:Pluveta

Marde post vizito al Jamajko, ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi intervidiĝis kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson en Vaŝingtono, Usono.

Yang montris, ke subteni bonan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj estas la komuna deziro de la internacia komunumo. Sub la gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump, la rilatoj inter la du landoj akiris gravan kaj pozitivan disvolviĝon. Ĉinio kaj Usono devas serioze efektivigi la konsentojn de la du ŝtatestroj, respekti kaj profitigi unu la alian, fokusiĝi pri kunlaboro kaj regi malkonsentojn por certigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Tillerson diris, ke Usono volas antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn kune kun Ĉinio. Prezidento Trump tre atendas sian viziton al Ĉinio por komuna planado pri la estonteco de la duflankaj rilatoj kun prezidanto Xi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin