Novaĵoj (Septembro 14)

(GMT+08:00) 2017-09-14 16:39:01     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de septembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina kaj bruneja ŝtatestroj konsentis plibonigi rilatojn; Ĉinio substrekas komunan klopodon por solvado de la nuklea demando de la Korea Dunoninsulo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis intertraktadon kun bruneja sultano Haji Hassanal Bolkiah. La du ŝtatestroj konsentis bone plani duflankan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi pli grandan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brunejo por pli multe profitigi la du popolojn.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Brunejo estas najbaroj, amikoj kaj partneroj. De post la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brunejo, la du flankoj superpontis la diferencojn de naciaj kondiĉoj kaj sociaj sistemoj, starigis rilatojn de strategia kunlaboro, senĉese profundigis la politikan reciprokan konfidon kaj akiris rimarkindajn atingojn en reciprokprofita kunlaboro. Tiu ĉi jaro estas la komenco de la 2a kvarono de jarcento post la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj de Ĉinio kaj Brunejo. La duflankaj rilatoj troviĝas en ŝlosila periodo. Ĉinio volas labori kun Brunejo por rigardi la rilatojn el strategia kaj longperioda perspektivo, striktigi interŝanĝojn pri ŝtata regado, akordigi disvolvajn strategiojn, grandigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj kaj plu akceli respektivan enlandan disvolvadon.

Hassanal diris, ke Brunejo gratulas Ĉinion pro ĝia granda sukceso en nacia konstruado, subtenas la ĉinan iniciaton de la Zono kaj Vojo kaj kredas, ke Ĉinio certe realigos la ĉinan revon de nacia rejuniĝo.

Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun Herbert Raymond McMaster, usona konsilisto pri nacia sekureco, kaj Jared Kushner, altranga konsilisto de prezidento Donald Trump, merkrede en la Blanka Domo por antaŭenigi duflankajn rilatojn.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj ankaŭ pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Ili konsentis plifortigi komunikadon sur ĉiuj niveloj, grandigi kunlaboron, bone prepari por la ŝtata vizito de Trump al Ĉinio en ĉi tiu jaro laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj antaŭenigi sanan kaj stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Ĉina delegito diris merkrede, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kondukis nuklean provon en la 3a de septembro spite al fojfoja malkonsilo de la internacia komunumo, inkluzive de Ĉinio, kio ŝokis la reĝimon pri nuklea ne-disvastigo, serioze malobservis rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio kaj ĝeneralan volon de la internacia komunumo, plialtigis streĉecon sur la Korea Duoninsulo kaj rompis pacon kaj stabilecon de la regiono, kaj la ĉina flanko jam publikigis deklaron, manifestante firman oponon kontraŭ kaj principan starpunkton pri la nuklea provo.

Shi Zhongjun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Vieno, faris la rimarkojn en kunveno de la direkcio de Internacia Atom-Energia Agentejo. Li diris, ke Ĉinio forte urĝas la KDPR serioze konsideri la firman volon de la internacia komunumo pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo, efektive observi rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN, haltigi erarajn agojn, kiuj povas malbonigi la situacion kaj ne konformas al interesoj de la lando, kaj reveni al la vojo de dialogo. Shi akcentis, ke la firma starpunkto de Ĉinio estas senukleigi la Korean Duoninsulon, defendi la reĝimon de nuklea ne-disvastigo kaj konservi pacon kaj stabilecon de Nordorient-Azio. Li aldonis, ke Ĉinio ne estas rekte koncernata partio de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, tamen ĝi ĉiam senlace klopodas por atingi la celon.

Marde en la ĉina urbo Kantono ĉina vicĉefministro Liu Yandong kaj rusa vicĉefministro Olga Golodets kunprezidis la 18an sesion de la ĉina-rusa komitato pri kunlaboro en homaj studoj.

Liu diris, ke en la pasintaj 18 jaroj, la ĉina-rusa komitato pri kunlaboro en homaj studoj, per okazigo de Nacia Jaro, Lingva Jaro, Turisma Jaro kaj Junulara Jaro, striktigis duflankan kunlaboron, akcelis amikecon inter la du popoloj, antaŭenigis interŝanĝojn kaj servis al la ĝenerala situacio de rilatoj inter la du landoj. Ŝi aldonis, ke en la lasta jaro la du flankoj efektivigis konsentojn de la du ŝtatestroj, kaj ricevis riĉan rikolton en kunlaboro de interpopolaj interŝanĝoj.

Golodets diris, ke nun rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estas en la plej bona periodo en la historio. Duflanka kunlaboro fariĝis pli strikta en diversaj kampoj kaj kunlaboro de interpopolaj interŝanĝoj estis fruktodona. Ŝi proponis, ke la du flankoj plifortigu kunlaboron en la kampoj de eduko, kulturo, sanzorgo, sporto, turismo, amaskomunikilo, filmo, arkivo kaj junularo kaj tiel metu pli firman fundamenton de socio kaj popolopinio por disvolvado de duflankaj rilatoj.

La Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo publikigis deklaron merkrede vespere post kunveno, vokante al la internacia komunumo protekti palestinajn civitanojn sur la teritorio okupata de Israelo.

La kunveno prezidata de palestina prezidento Mahmoud Abbas diskutis pri lastatempa starpunkto de Palestino pri internaj kaj eksteraj aferoj. La deklaro postulas, ke Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj institucioj, precipe la Sekureca Konsilio, prenu sur sin la respondecon protekti la viktimojn de israela ŝtata terorismo.

La Plenuma Komitato akcentis en la deklaro, ke la palestina flanko tute malakceptas iun ajn transiran solvon por palestina-israela pacprocezo, inkluzive de starigo de ŝtato kun provizoraj landlimoj, du reĝimoj en unu ŝtato, kaj aŭtonomeco por Palestino, ĉar tiuj proponoj povas nur pliigi la israelan okupadon sur la palestina teritorio.

La internacia koalicio gvidata de Usono merkrede lanĉis aeratakojn al celoj en Sirio, kaj 22 civiluloj estis mortigitaj.

La siria novaĵ-agentejo raportis, ke la internacia koalicio efektivigis aeratakojn al loĝkvartalo de la norda urbo Ar Raqqah kaj la norda regiono de la orienta provinco Deir ez-Zor, kaj 22 civiluloj estis mortigitaj en la du lokoj. En la lastaj kelkaj monatoj, la internacia koalicio kelkfoje efektivigis aeratakojn al celoj en Sirio, kaj kelkcent civiluloj estis mortigitaj.

La usona Departemento de Hejmlanda Sekureco merkrede instrukciis al federaciaj departementoj kaj institucioj forigi produktojn de la Laboratorio Kaspersky el siaj informaj sistemoj.

La departemento diris en deklaro, ke ĝi estas maltrankvila pri la ligiteco inter iuj oficistoj de la firmao Kaspersky kaj la rusa sekretservo kaj aliaj registaraj institucioj, kaj pri postuloj laŭ rusa leĝo, kiuj permesas al la rusa sekretservo peti aŭ devigi helpon el Kaspersky kaj interkapti komunikadon tra rusaj retoj.

La rusa translanda firmao Kaspersky estas liveranto de retsekurecaj kaj antivirusaj produktoj, kies stabejo troviĝas en Moskvo.

La deklaro diris, ke la risko, ke la rusa registaro, ĉu per sia propra agado aŭ kunlaboro kun Kaspersky, povas profiti de la alirejo liverita de Kaspersky-produktoj por endanĝerigi federaciajn informojn kaj informajn sistemojn, rekte tuŝas la nacian sekurecon de Usono.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin