Yang Jiechi intervidiĝis kun usonaj kolegoj

(GMT+08:00) 2017-09-14 19:21:20     Redaktoro:Xiong

La 13an de septembro la ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi intervidiĝis en la Banka Domo kun H. R. McMaster, asistanto de usona prezidento, respondeca pri sekurecaj aferoj de ŝtato, kaj Jared Kushner, altranga konsilisto de prezidento. La du partioj interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj internaciaj kaj regionaj problemoj kune zorgataj. Ili konsentis intensigi interkomunikadon sur diversaj niveloj, plivastigi kunlaboron, kune bonefike fari preparan laboron por la oficiala vizito de la prezidento Trump al Ĉinio ene de ĉi jaro laŭ invito de la ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj puŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono sane kaj stabile iri antaŭen.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin