Estas bonvena ĉia penado por solvi la nordkorean problemon

(GMT+08:00) 2017-09-14 20:28:10     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 14a de septembro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio sin tenas je malferma sinteno al iu ajn penado, nur se ĝi estas utila al paca solvo de la nuklea problemo en la Korea duoninsulo, kaj nur se ĝi estas utila al rekomenco de paca intertraktado. Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj kaptos ŝancon, elmontros sian kuraĝon, kaj pli frue faros ĝustan decidon de politiko.

Laŭ raporto, la 13an de septembro Nolte, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, asertis, ke solvi la nuklean problemon de Norda Koreio per diplomatia vojo ankoraŭ estas la unua kaj plej privilegia opcio de Usono, dume en la sama tago ankaŭ la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke eblas solvi la nuklean problemon de Norda Koreio nur per politika kaj diplomatia vojo. Kaj cetere, la ĝenerala sekretario de UN, Guterres, substrekis, ke ĉiuj partioj nepre devas fari ĉian eblon por ke la problemo estu politike kaj diplomatie solvita.

Por tio Hua Chunying diris: "Ĉinio sin tenas je malferma sinteno al iu ajn penado, nur se ĝi estas utila al paca solvo de la nuklea problemo en la Korea duoninsulo, kaj nur se ĝi estas utila al rekomenco de paca intertraktado. Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj kaptos ŝancon, elmontros sian kuraĝon, kaj pli frue faros ĝustan decidon de politiko."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin