Usono malpermesas produktojn de Kaspersky en federaciaj institucioj

(GMT+08:00) 2017-09-14 13:14:50     Redaktoro:Yu

La usona Ministerio de Hejmlanda Sekureco merkrede instrukciis al federaciaj departementoj kaj institucioj forigi produktojn de la Laboratorio Kaspersky el siaj informaj sistemoj.

La ministerio diris en deklaro, ke ĝi estas maltrankvila pri la ligiteco inter iuj oficistoj de la firmao Kaspersky kaj la rusa sekretservo kaj aliaj registaraj institucioj, kaj pri postuloj laŭ rusa leĝo, kiuj permesas al la rusa sekretservo peti aŭ devigi helpon el Kaspersky kaj interkapti komunikadon tra rusaj retoj.

La rusa translanda firmao Kaspersky estas liveranto de retsekurecaj kaj antivirusaj produktoj, kies stabejo troviĝas en Moskvo.

La deklaro diris, ke la risko, ke la rusa registaro, ĉu per sia propra agado aŭ kunlaboro kun Kaspersky, povas profiti de la alirejo liverita de Kaspersky-produktoj por endanĝerigi federaciajn informojn kaj informajn sistemojn, rekte tuŝas la nacian sekurecon de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin