Moon Jae-in ne konsentis pri nuklearmila posedo de Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2017-09-15 10:56:40     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde sud-korea prezidento Moon Jae-in diris, ke li ne konsentas pri lokado de taktikaj nuklearmiloj en Sud-Koreio aŭ memstara esploro de la lando super nukleaj armiloj.

Moon diris dum intervjuo kun la usona amaskomunikilo CNN, ke li ne konsentas, ke Sud-Koreio bezonas disvolvi nukleajn armilojn aŭ denove loki taktikajn nuklearmilojn. Li diris, ke nuklearmila posedo de Sud-Koreio ne helpas konservi pacon de la Korea Duoninsulo, sed kaŭzos konkurson de armado en Nordorient-Azio.

Tamen li opiniis, ke Sud-Koreio bezonas fortigi la armeon por respondi al nukleaj agadoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Monn diris, ke la nukleaj agadoj de la KDPR ne utilas al la lando mem nek al rilatoj inter la nordo kaj la sudo de la duoninsulo. La internacia komunumo kaj Sud-Koreio neniel akceptos la KDPR posedantan nuklean armilon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin