Novaĵoj (Septembro 18)

(GMT+08:00) 2017-09-18 16:37:37     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 18a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina kargospacoŝipo apartiĝis de la kosma laboratorio Tiangong-2; ĉina ŝtatkonsilanto intervidiĝis kun germana altrangulo. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La unua kargospacoŝipo de Ĉinio, Tianzhou-1, apartigis de la kosma laboratorio Tiangong-2 dimanĉe posttagmeze je la 4a horo kaj 15 minutoj.

Je la 3a horo kaj 29 minutoj, la kargoŝipo komencis sin apartigi de la kosma laboratorio laŭ ordonoj el la tero. Post disiĝo, ĝi funkciis en orbito de ĉirkaŭ 400 kilometroj super la tero.

Tianzhou-1 plu efektivigos eksperimentojn antaŭ ol forlasi orbiton, kaj akiros sperton por konstruado kaj funkciado de kosmostacio. Ĝi estis lanĉita en la 20a de aprilo el la provinco Hainan en suda Ĉinio, kaj ĝi finis aŭtomatan kuplon kun la orbitanta kosmolaboratorio Tiangong-2 en la 22a de aprilo.

La du spacveturiloj finis la unuan enorbitan refuelizigon en la 27a de aprilo, la duan refuelizigon en la 15a de junio kaj la lastan sabate. En la pasintaj kvin monatoj, Tianzhou-1 funkciis glate kaj plenumis diversajn taskojn.

Lunde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi intervidiĝis kun germana vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Sigmar Gabriel.

Yang diris, ke en julio de tiu ĉi jaro ĉina prezidanto Xi Jinping sukcese vizitis Germanion kaj ĉeestis la Pintkunvenon de la Grupo 20. La vizito antaŭenpuŝis ampleksan kunlaboron kaj profundigis kunagon de la du landoj en internaciaj aferoj. Yang esperis, ke okaze de la 45-jariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, la du landoj persistos en la spirito de egala traktado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro kaj senĉese firmigos la bazon de popolopinio de la du landoj. Li aldonis, ke la ĉina flanko volas kunlabori kun Germanio por antaŭenigi intertraktadon pri interkonsento de komerco kaj investo inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kaj antaŭenpuŝi la duflankan partnerecon.

Dimanĉe en Panamo, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj panama vicprezidento kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Isabel de Saint Malo kunprezidis la 1an politikan konsiliĝon de ministroj pri eksterlandaj aferoj el Ĉinio kaj Panamo.

Wang diris, ke la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Panamo konformas al la volo de la du popoloj. De la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ pli ol tri monatoj, la du flankoj havis striktajn kontaktojn kaj kunlaboro akiris unuajn rezultojn. Panamo malfermis la pordon al Ĉinio kaj ankaŭ Ĉinio etendis siajn brakojn al la nova amiko. Ĉinio kaj Panamo povas esti longtempaj kaj konfidindaj kunlaboraj partneroj de komuna disvolviĝo kaj prospero. Ĉinio bonvenigas la panaman prezidenton viziti Ĉinion en tiu ĉi jaro por aldoni movforton al duflanka kunlaboro en diversaj kampoj.

Saint Malo diris, ke la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Panamo kaj Ĉinio konformas al la atendo kaj deziro de diversaj rondoj de Panamo kaj malfermis novan ĉapitron de la duflankaj rilatoj. Panamo alte taksas la tradician amikecon kun Ĉinio kaj bonvenigas pli multajn ĉinajn entreprenojn fari investon en la lando kaj liveros subtenon kaj oportunon al ili. Panamo esperas pli frue subskribi liberkomercan interkonsenton kun Ĉinio kaj profundigi kunlaboron en multaj kampoj por profitigi la du popolojn. Ĝi subtenas la ĉinan iniciaton de la Zono kaj Vojo kaj volas partopreni en kaj kontribui al ĝi.

Panama prezidento Juan Carlos Varela diris, ke li ĝojas pri perspektivo de rilatoj inter Panamo kaj Ĉinio, kaj opinias, ke tio profitigos popolojn de la du landoj.

Li diris tion en intervjuo kun raportistoj dum ĉeesto al la ceremonio de senvualigo de la ŝildo de la ĉina ambsadorejo en Panamo. Panamo kiel pivoto de la ĉina komerco kun Latin-Ameriko eksportos pli da produktoj al Ĉinio kaj fortigos la komercan ligitecon kun Ĉinio per la liberkomerca zono Colon. Li aldonis, ke la disvolviĝo de duflankaj rilatoj ludas gravan rolon por la aliro de ĉinaj entreprenoj al Panamo, la kariba regiono, Centr-Ameriko kaj eĉ al la tuta Latin-Ameriko.

La ĉina ambasadorejo en Havano dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke la ĉina registaro decidis donaci milionon da usonaj dolaroj kaj urĝe bezonatajn materialojn al Kubo trafita de la uragano Irma por helpi rekonstrui la landon.

La deklaro diris, ke la ĉina registaro tre zorgas pri la grava damaĝo de la uragano al Kubo kaj decidis liveri milionon da usonaj dolaroj kaj urĝe bezonatajn materialojn, inkluzive de tendoj, generatoroj, matracoj, litkovriloj, pumpiloj kaj lumiloj. Krome, rizo el Ĉinio estos ŝipe transportita al Kubo.

La palestina Islama Rezist-Movado (Hamas) dimanĉe deklaris disiĝon de la administra komitato reganta Gazaon kaj konsentis pri okazigo de ĝenerala elekto en Palestino. La Palestina Nacia Liberiga Movado (Fatah) kaj aliaj frakcioj bonvenigis la deklaron de Hamas.

En la deklaro, Hamas ankaŭ konsentis, ke la palestina registaro de nacia repacigo transprenu la administradon de Gazao kaj efektivigu la pacinterkonsenton subskribitan de Hamas kaj Fatah en 2011 en Kairo.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson diris dimanĉe, ke Usono konsideras ĉu ĝi fermos la ambasadorejon en Kubo pro tio, ke pluraj personoj de la ambasadorejo prezentis eksterordinarajn simptomojn.

Tillerson diris tion dum sia intervjuo kun la Kolumbia Brodkasta Sistemo. Li diris, ke la usona registaro jam revokis ĉiujn personojn, kiuj prezentis eksterordinarajn simptomojn, por kuracado. Li aldonis, ke fizika damaĝo de usonaj diplomatoj estas tre grava afero, kaj la usona flanko konsideras ĉu ĝi fermos la ambasadorejon.

Antaŭ tio, la Ŝtata Departemento diris, ke almenaŭ 21 usonaj laborantoj de la ambasadorejo prezentis eksterordinarajn simptomojn. La usona amaskomunikilo CNN citis parolon de anonima usona diplomato, ke tiuj diplomatiaj personoj estis atakitaj per akustika ondo. Proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert diris, ke la usona flanko ne povis trovi aparatojn, kiuj povas kaŭzi malkomforton al homoj, kaj la usona ambasadorejo raportis, ke simila okazaĵo ne aperis denove.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson diris dimanĉe, ke Usono povas resti en la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo sub konvenaj kondiĉoj.

Tillerson diris tion dum sia intervjuo kun la Kolumbia Brodkasta Sistemo. Li diris, ke usona prezidento Donald Trump volas kunlabori kun ĉiuj partneroj de la Pariza Interkonsento, se estos formitaj klaŭzoj justaj kaj senpartiaj por Usono. Li aldonis, ke Usono povas resti en la Pariza Interkonsento sub konvenaj kondiĉoj.

Ankaŭ usona konsilisto pri nacia sekureco Herbert McMaster diris en intervjuo kun la Kolumbia Brodkasta Sistemo, ke se enhavoj de la Pariza Interkonsento estos favoraj al Usono, prezidento Trump rezervos la ebleon denove aliĝi al la interkonsento. Tamen li emfazis, ke enhavoj de la interkonsento devas konformi al la interesoj de la usona popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin