Novaĵoj (Septembro 19)

(GMT+08:00) 2017-09-19 16:34:56     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 19a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina kaj usona ŝtatestroj telefone konversaciis; Xi Jinping prezidis kunvenon ekzamenantan raporton pri ok-punkta ŝparema kodo. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde telefone konversaciis kun usona prezidento Donald Trump.

Trump diris, ke la striktaj kontaktoj kaj bonaj rilatoj de laboro inter la du ŝtatestroj estas kontentigaj, kaj li esperas, ke la gravaj enlandaj tagordoj de ambaŭ landoj en la kuranta jaro iros glate. Li tre atendas la baldaŭan ŝtatan viziton al Ĉinio kaj kredas, ke la vizito forte antaŭenpuŝos la rilatojn inter Usono kaj Ĉinio.

Xi emfazis, ke li tre ĝojas pri oftaj kontaktoj kun Trump rilate al demandoj de komuna zorgo. Ĉinio kaj Usono havas vastajn komunajn interesojn kaj kunlaboro en diversaj kampoj prezentas bonan tendencon. La du flankoj devas fortigi altnivelajn kaj diversnivelajn kontaktojn, bone sin prepari por la unuaj dialogoj pri socio, interpopolaj interŝanĝoj, leĝplenumo kaj interreta sekureco kaj vastigi la dulandan kunlaboron en diversaj kampoj. Ĉinio donas grandan gravecon al la baldaŭa vizito de Trump al Ĉinio. Xi esperis, ke la du landoj kune klopodos por sukcesigi la viziton kaj aldoni novan movforton por disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde prezidis kunvenon, kiu ekzamenis raporton pri la efektivigo de la ok-punkta ŝparema kodo en la lastaj kvin jaroj.

La kunveno, okazigita de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, ankaŭ studis la laborraporton de la 18a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ, kiu estos prezentita al 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Lunde en Nov-Jorko ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres, dum ĉeesto al sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN.

Wang esprimis la esperon de la ĉina flanko, ke la UN ludos pli gravan rolon frontante al la nunaj necerteco kaj nestabileco. La UN kaj la ĝenerala sekretario ambaŭ alte aprobas la opiniojn de ĉina prezidento Xi Jinping pri konstruado de la komunumo de komuna futuro kaj malferma monda ekonomio kaj reekvilibrigo de ekonomia tutmondiĝo; Ĉinio aprezas tion kaj volas fortigi kunlaboron kun la UN surbaze de la menciitaj konsentoj, protekti celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, konservi multflankan procezon, pliigi la zorgon pri disvolvaj demandoj, altigi la efikecon de packonservado, kaj efike trakti tutmondajn defiojn.

Guterres diris, ke la UN atribuas grandan gravecon al internacia pozicio kaj influo de Ĉinio, aprezas la gvidadon de Ĉinio en packonservado, solvado de tiklaj demandoj, traktado de klimatŝanĝiĝo kaj efektivigo de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado. Li aldonis, ke la UN volas striktigi kunlaboron kun Ĉinio kaj klopodi kune kun Ĉinio por trakti la nunajn defiojn.

La saman tagon, Wang renkontiĝis ankaŭ kun Miroslav Lajcak, prezidanto de la 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN.

Wang diris, ke Ĉinio subtenas la gravan rolon de la Unuiĝintaj Nacioj kiel la plej aŭtoritata kaj reprezenta internacia organizo en konservado de internacia paco kaj akcelado de komuna disvolviĝo. Wang aldonis, ke la reformo de la UN vekis atenton de diversaj flankoj, kaj Ĉinio subtenas la reformon kaj esperas, ke la procezo estos antaŭenpuŝita surbaze de plena aŭskultado de opinioj de la membroŝtatoj.

Lajcak diris, ke la internacia komunumo bonvenigas Ĉinion ludi pli gravan rolon en internaciaj aferoj kaj esperas, ke ĝi montros tutmondan gvidadon en antaŭmalhelpo de konfliktoj, solvado de tiklaj demandoj, packonserva agado, kaj efektivigo de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado.

Ĉina altrangulo diris lunde, ke Ĉinio sekvas racian, kunordigitan kaj ekvilibran manieron de nuklea sendanĝereco kaj sekureco en disvolvado de nuklea energio.

Tang Dengjie, estro de la ĉina delegacio al la 61a Ĝenerala Konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo en Vieno, faris la rimarkojn dum la malferma ceremonio de la konferenco.

Tang, kiu estas ankaŭ prezidanto de la Ĉina Atom-Energia Aŭtoritato kaj vicministro pri industrio kaj informadika teknologio, diris, ke Ĉinio subtenas la politikon por efika disvolvado de nuklea energio surbaze de sendanĝereco kaj sekureco. Li diris, ke la Leĝo pri Nuklea Sendanĝereco, kiu estis adoptita de la plej alta leĝdona organo de Ĉinio aŭ la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso en la komenco de tiu ĉi monato, liveros fortan subtenon al la sekura kaj daŭrigebla disvolvado de nuklea energio en Ĉinio. De post la nuklea akcidento en Fukushima, Japanio en 2011, ampleksaj sekurecaj inspektoj estis efektivigitaj en ĉiuj nukleaj instalaĵoj en Ĉinio. Tang aldonis, ke Ĉinio apogas la gvidan rolon de la Internacia Atom-Energia Agentejo en la internacia kunlaboro pri nuklea sekureco.

Lunde en Vieno malfermiĝis la 61a Ĝenerala Konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo. Altrangaj reprezentantoj de la registaroj de 168 membroŝtatoj diskutos pri nuklea sendanĝereco kaj paca uzo de nuklea tekniko. En la unua tago de la konferenco, estis aprobita la nomumo de Yukiya Amano, nuna ĝenerala direktoro de la agentejo, por la oficperiodo de pliaj kvar jaroj ekde la 1a de decembro.

Amano diris en la malferma ceremonio, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko devas plenumi siajn devojn sub ĉiuj rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj la Internacia Atom-Energia Agentejo. La nuklea provo de la KDPR en la 3a de septembro, la sesa kaj plej granda provo de la lando ĝis nun, estas ege bedaŭrinda. Li akcentis, ke la Internacia Atom-Energia Agentejo strebos por reveni al la KDPR, kiam politika situacio faros tion ebla. Li diris ankaŭ, ke subteni altkvalitajn programojn kaj liveri konkretajn rezultojn al membroŝtatoj estas ŝlosilo al la kontribuo de la Internacia Atom-Energia Agentejo por disvolviĝo, paco kaj sekureco de la mondo.

La Rusa Centra Elekt-Komitato anoncis lunde, ke Rusio okazigos balotadon de la prezidenteca elekto en la 18a de marto, 2018.

Maya Grishina, sekretario de la Rusa Centra Elekt-Komitato, diris, ke ili anocis al ĉiuj, ke balotado de la prezidenteca elekto okazos en la 18a de marto, 2018.

La rusa publiko ĝenerale esperas, ke la nuna prezidento Vladimir Putin kandidatos por la prezidenteco kaj estos reelektita. Putin diris, ke li volas konsideri tion responde al demando, ĉu li kandidatos por la prezidenteco, dum la vizito al Burjatio en la komenco de aŭgusto.

Putin, 64-jara, estis elektita kiel rusa prezidento en 2000 kaj reelektita en 2004. Li ne kandidatis por la prezidenteco en 2008, ĉar laŭ la rusa konstitucio, ĉiu povas servi sur la posteno de prezidento maksimume por du oficperiodoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin