Ses-partia intertraktado restas efika platformo por traktado de nuklea demando de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-09-19 20:05:37     Redaktoro:Yu
Ĉinio diris marde, ke la ses-partia intertraktado restas efika platformo por trakti la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la komenton en regula gazetara konferenco. Li diris, ke Ĉinio estas malferma al ĉiuj klopodoj, kiuj helpas solvi la demandon pace per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj. Li aldonis, ke la komuna deklaro, subskribita en la 19a de septembro, 2005, estas la plej grava progreso en la traktado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, kaj grava mejloŝtono.

La dokumento estis publikigita de Ĉinio, la Korea Demokratia Popola Respublik, Usono, la Korea Respubliko, Rusio kaj Japanio dum la kvara ses-partia intertraktado.

En la deklaro, la KDPR reasertis sian promeson forlasi nukleajn armilojn kaj ekzistantajn nukleajn programojn, kaj siavice, Usono promesis, ke ĝi ne uzos nukleajn armilojn aŭ konvenciajn armilojn por ataki aŭ invadi la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin