Novaĵoj (Septembro 20)

(GMT+08:00) 2017-09-20 16:59:43     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 20a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio subtenas starigon de justa kaj racia internacia sistemo pri medio; ses-partia intertraktado restas efika platformo por trakti la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la pintkunvenon de monda konvencio pri medio marde en Nov-Jorko. Li diris en parolado, ke Ĉinio subtenas, ke la internacia komunumo plifortigas dialogon kaj kune traktas demandojn pri daŭripova disvolvado, inkluzive pri protekto de medio per multflanka platformo. Ĉinio volas aktive partopreni en plibonigo de tutmonda medio, firme subteni la efektivigon de la Pariza Interkonsento kaj akceli formiĝon de justa, racia kaj kungajna internacia sistemo pri plibonigo de la medio.

Ĉinio diris marde, ke la ses-partia intertraktado restas efika platformo por trakti la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la komenton en regula gazetara konferenco. Li diris, ke Ĉinio estas malferma al ĉiuj klopodoj, kiuj helpas solvi la demandon pace per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj. Li aldonis, ke la komuna deklaro, subskribita en la 19a de septembro, 2005, estas la plej grava progreso en la traktado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, kaj grava mejloŝtono.

La dokumento estis publikigita de Ĉinio, la Korea Demokratia Popola Respublik, Usono, la Korea Respubliko, Rusio kaj Japanio dum la kvara ses-partia intertraktado. En la deklaro, la KDPR reasertis sian promeson forlasi nukleajn armilojn kaj ekzistantajn nukleajn programojn, kaj siavice, Usono promesis, ke ĝi ne uzos nukleajn armilojn aŭ konvencajn armilojn por ataki aŭ invadi la KDPR.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, marde akcentis nuklean danĝeron dum parolado al la Ĝenerala Asembleo, kiu komencis sian jaran ĝeneralan debaton.

Guterres diris, ke nuntempe la maltrankvilo de la tuta mondo pri nukleaj armiloj estas sur la plej alta nivelo de post la fino de la Malvarma Milito. Milionoj da homoj vivas sub ombro de timo ĵetita de la provokaj nukleaj kaj misilaj provoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko. Li aldonis, ke li kondamnas tiujn provojn sendube.

En sia jara laborraporto al la Ĝenerala Asembleo, Guterres diris, ke la mondo estas ĝenata. Homoj estas doloraj kaj koleraj. Ili vidas pliiĝantan necertecon, akriĝantan malegalecon, disvastiĝantan konflikton kaj klimatŝanĝiĝon". La Ĝenerala sekretario listigis la plej seriozajn minacojn, kiujn alfrontas la mondo, inkluzive de nuklea danĝero, terorismo, nesolvitaj konfliktoj kaj sistemaj malobservoj de internacia humanitara leĝo, kaj klimatŝanĝiĝo. Li diris, ke la uzo de nukleaj armiloj devas esti neimagebla. Eĉ la minaco de ilia uzo neniam estas pardonebla. Li aldonis, ke li vokas al la KDPR kaj ĉiuj membroŝtatoj komplete observi la rezoluciojn de la Sekureca Konsilio.

De la 28a ĝis la 29a de septembro en la rusa urbo Ufa okazos la 3a Forumo de Malgrandaj Entreprenoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj BRICS-landoj. Laŭ la organizanto, la forumon ĉeestos pli ol 1 300 reprezentantoj el pli ol 20 landoj kaj regionoj, inkluzive de Rusio, Ĉinio, Hindio, Brazilo, Sud-Afriko, Kirgizio, Kazaĥio kaj Uzbekio.

La ĉina delegacio konsistas el reprezentantoj el la registaro kaj komercaj rondoj, specialistoj kaj kleruloj. Ili interŝanĝos opiniojn pri la ligiteco inter la malgrandaj entreprenoj de Ĉinio kaj tiuj de aliaj membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj BRICS-landoj kaj serĉos potencialajn partnerojn.

La unua grupo da nutraĵa donaco, 500 tunoj da rizo liverita de la ĉina registaro al Libano, atingis la havenon de Bejruto. Ĉina ambasadoro al Libano Wang Kejian kaj libana ministro pri sociaj aferoj Pierre Bou Assi ĉeestis la ceremonion de la transdono.

Wang diris, ke maje dum Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, Ĉinio anoncis, ke ĝi liveros humanitaran nutraĵan helpon al la evoluantaj landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo, kaj ĉi-foje Ĉinio decidis donaci al Libano 2 764 tunojn da rizo al Libano ĝuste por plenumi la promeson. Li aldonis, ke la tiutage atingitaj 500 tunoj da rizo estas la unua grupo de la donaco, kaj la cetera estos transportita al Libano en la proksima estonteco.

Wang diris, ke li esperas, ke la nutraĵa donaco helpos mildigi la suferon de siriaj rifuĝintoj en Libano. Li akcentis, ke la ĉina registaro liveros plu humanitaran helpon al la siriaj rifuĝintoj en Libano laŭ sia eblo.

Pli ol 100 homoj estis mortigitaj en 7,1-magnituda tertremo, kiu trafis centran Meksikon marde, kaj la nombro de mortintoj plej probable kreskos pro la granda skalo de la tertremo.

Matias Quiroz, sekretario de la registaro de la ŝtato Morelos, ke ĉirkaŭ 54 homoj estis mortigitaj en la ŝtato, ĉefe en la urboj Jojutla, Cuernavaca, Tetecala kaj Miacatlan.

Miguel Angel Mancera, urbestro de Meksikurbo, diris al la televido Foro, ke en la ĉefurbo, 29 konstruaĵoj disfalis kaj 30 homoj estis mortigitaj.

Tony Gali, estro de la ŝtato Puebla, diris en intervjuo kun radio, ke en tiu ŝtato almenaŭ 41 homoj mortis, kaj 15 el la viktimoj estis ĉeestantaj meson en preĝejo, kiam la konstruaĵo kolapsis.

Alfredo del Mazo, estro de Meksik-ŝtato, diris, ke tie naŭ homoj estis mortigitaj, inkluzive de pluraj neplenaĝuloj.

Marde en Nov-Jorko inaŭguriĝis la ĝenerala debato de la 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj. Pli ol 100 ŝtatestroj, registaraj ĉefoj aŭ altrangaj reprezentantoj diskutos pri traktado de gravaj minacoj kaj defioj alfrontataj de la mondo.

Tiutage ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres faris jaran raporton. Li esprimis sian maltrankvilon pri la nunaj defioj kaj minacoj, alfrontataj de la mondo, inkluzive de nuklea minaco, klimatŝanĝiĝo, ekstremismo kaj terorismo.

Dum parolado en la inaŭgura ceremonio, Miroslav Lajcak, prezidanto de la 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo, eksplikis sian ideon pri laboro, tio estas meti antaŭmalhelpon de konflikto en la centron de la laboro de la UN kaj preni la popolon kiel la plej gravan. Li reasertis, ke la Ĝenerala Asembleo de la UN helpos al la internacia komunumo efektivigi la Tagordon 2030 pri Daŭripova Disvolvado, kaj plenumi siajn promesojn faritajn en la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo.

Zvika Haimovich, estro de la aerdefenda divizio de la israela defenda armeo, diris, ke Israelo kaj Usono decidis malfermi la unuan usonan permanentan militbazon en la Aerdefenda Lernejo de Israelo.

Haimovich diris en la malferma ceremonio, ke por starigi la unuan militbazon de Usono en suda Israelo, la du landoj strikte kunlaboris pli ol du jarojn. La infrastruktura konstruado en la militbazo estos baldaŭ finita, kaj de tiam usonaj soldatoj longtempe garnizonos en la bazo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin