Novaĵoj (Septembro 21)

(GMT+08:00) 2017-09-21 17:42:08     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 21a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi renkontiĝis kun singapura ĉefministro; Meksiko dekretis 3-tagan nacian funebron por viktimoj de tertremo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta singapura ĉefministro Lee Hsien Loong.

Xi diris, ke fortigi politikan interfidon, senĉese firmigi kaj disvolvi rilatojn inter Ĉinio kaj Singapuro konformas al la interesoj de la du popoloj kaj utilas al paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la mondo. La du flankoj devas plu kompreni, respekti kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. La du landoj devas fortigi strategian kontakton, elvolvi la rolon de komuna komisiono pri kunlaboro kaj aliaj duflankaj sistemoj, senĉese novigi kaj riĉigi enhavojn de kunlaboro kaj profundigi ampleksan kunlaboron.

Lee tute konsentis kun Xi pri taksado de la duflankaj rilatoj kaj diris, ke Singapuro persistas en la politiko de unu Ĉinio, oponas sendependiĝon de Tajvano, kaj esperas vidi pli stabilan kaj prosperan Ĉinion, kiu ludos pli grandan rolon en internaciaj aferoj.

Meksika prezidento Henrique Pena Nieto merkrede dekretis tritagan nacian funebron pro la viktimoj de la forta tertremo, kiu mortigis pli ol 200 homojn kaj detruis konstruaĵojn marde en centra Meksiko.

La oficejo de la prezidento faris la anoncon per la socia komunikilo Twitter, dirante, ke la registaro faris la decidon por honori la pli ol 200 konatajn mortintajn viktimojn de la 7,1-magnituda tertremo.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede diris, ke politiko devas esti prioritatigita en la reformo de packonserva agado de la UN.

Parolante en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri reformo de packonserva agado de la UN, la ĝenerala sekretario diris, ke li proponas kvar-punktan iniciaton por reformi la packonservan agadon. Li diris, ke unue, ĉiuj landoj devas agnoski la superecon de politiko por ke packonserva agado estu aranĝita por subteni aktivajn diplomatiajn klopodojn, sed ne por ilin anstataŭi. Guterres diris, ke liaj proponoj por la sekretariejo de paco kaj sekureca arkitekturo serĉas plifortigi la ligon inter politikaj strategioj kaj operacoj, kaj inter paco kaj sekureco unuflanke kaj la disvolvado kaj homrajtaj kolonoj de ilia laboro aliflanke. Pri aliaj reformaj iniciatoj, Guterres diris, ke packonserva agado devas esti konvene ekipita, ĉar pli da movebleco, pli bona ekipaĵo, plibonigita trejnado kaj inform-servo povas ebligi al ili fari pli bonan laboron kaj fine kun pli malgrandaj nombroj. Li diris, ke la tria punkto de la reformo estas, ke packonserva agado devas enkorpigi valorojn de la UN. Li aldonis, ke ekde siaj plej fruaj tagoj sur la posteno kiel ĝenerala sekretario, li sendis fortajn signalojn, ke li rezolute batos seksan ekspluatadon kaj mistraktadon. Parolante pri seksa egaleco, la ĝenerala sekretario diris, ke li puŝas pli da inaj oficiroj kaj soldatoj aliĝi al la packonserva agado. Li ankaŭ emfazis la gravecon de konstruado de pli forta partnereco, dirante, ke estas grava decido la Komuna Kadro de la UN kaj la Afrika Unio por Plifortigo de Partnereco pri paco kaj sekureco, subskribita en aprilo de ĉi tiu jaro.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dum parolado en la kunveno, ke la packonserva agado de la UN alfrontas novajn demandojn kaj defiojn. Ĉinio subtenas racian kaj necesan reformon de packonserva agado por pli bone efektivigi la rajtigon. La reformo devas serioze observi la fundamentajn principojn de suverena egaleco, ne-interveno en alies internajn politikojn, paca solvado de kofliktoj en internacia rilato. La celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN estas la fundamento de packonserva agado. Antaŭenpuŝi politikan kompromison estas la kerno de packonserva agado, firmigi partnerecon estas ĝia apogo kaj realigi daŭripovan disvolviĝon estas la bona rimedo.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede en Nov-Jorko, ke paca solvado de la nuklea afero sur la Korea Duoninsulo konformas al la komuna volo de la internacia komunumo.

Wang faris la rimarkon en renkontiĝo kun usona vicprezidento Mike Pence dum la jara ĝenerala debato de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Pence kaj Wang interŝanĝis opiniojn pri la nuklea demando sur la Korea Duoninsulo. Ili agnoskis la gravajn konsentojn de ambaŭ flankoj pri la sennukleigo de la duoninsulo kaj la bezonon protekti la internacian reĝimon pri ne-disvastigo. Ili konsentis plifortigi komunikadon pri la demando.

La saman tagon en Nov-Jorko Wang renkontiĝis kun sia germana kolego Sigmar Gabriel. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la situacio en la Korea Duoninsulo.

Wang diris, ke la nuna situacio en la Korea Duoninsulo pli kaj pli serioziĝas. Ĉinio alvokis diversajn partiojn esti trankvilaj por eviti malboniĝon de la situacio, kaj ĝi ĉiam konsentas pace solvi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo. Por solvi demandon estas ne nur apliko de sankcioj sen dialogo, nek nur premado sen intertraktado. La internacia komunumo devas turni la premon de sankcioj en movforton de intertraktado, krei kondiĉojn kaj trovi ŝancon por paca intertraktado.

Gabriel diris, ke Germanio tre zorgas pri la nuna situacio en la Korea Duoninsulo, kaj estas maltrankvila pri la damaĝo el la internacia sistemo pri nuklea nedisvastigo. Li aldonis, ke Germanio opinias, ke la nuklea demando de la Korea Duoninsulo povas esti solvita nur per dialogo kaj pacaj rimedoj, kaj milita agado ne devas esti opcio. Germanio volas ludi konstrueman rolon por paca solvado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Merkrede en la stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko kunvenis ministroj pri eksterlandaj aferoj el Irano kaj ses grandaj landoj.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en la kunveno, ke la Ampleksa Interkonsento, kiu solvis la nuklean krizon de Irano kaj firmigis la internacian sistemon pri nuklea ne-disvastigo, estas grava atingo de internacia regado pri sekureco kaj ankaŭ utila praktiko en pritrakto de tiklaj demandoj per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj. Wang diris, ke la efektivigo de la Ampleksa Interkonsento akiris evidentan progreson kaj ankaŭ alfrontis seriozajn defiojn, kaj li esperas, ke la kunveno eligos pozitivan signalon por subteni la interkonsenton kaj aldonos politikan impeton al la efektivigo de la interkonsento.

Wang rimarkigis, ke neniu interkonsento estas tute perfekta kaj ĉiuj partioj devas turni la atenton al la pozitiva aspekto, ĉar se oni haltos duonvoje, la internacia sistemo pri nuklea ne-disvastigo estos grave difektita kaj pli granda kaoso eble aperos en Mez-Oriento. Li akcentis, ke Ĉinio subtenas kaj defendas la Ampleksan Interkonsenton kaj volas partopreni plu en efektivigo de la interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin