Wang Yi ĉeestis altnivelan konferencon de UN pri packonservado

(GMT+08:00) 2017-09-21 14:31:25     Redaktoro:Shanshan

Merkrede en Nov-Jorko ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis altnivelan kunveno de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu fokusiĝis al packonserva agado de la UN.

Wang diris dum parolado en la konferenco, ke la packonserva agado de la UN alfrontas novajn demandojn kaj defiojn. Ĉinio subtenas racian kaj necesan reformon de packonserva agado por pli bone efektivigi la rajtigon. La reformo devas serioze observi la fundamentajn principojn de suverena egaleco, ne-interveno en alies internajn politikojn, paca solvado de kofliktoj en internacia rilato. La celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN estas la fundamento de packonserva agado. Antaŭenpuŝi politikan kompromison estas la kerno de packonserva agado, firmigi partnerecon estas ĝia apogo kaj realigi daŭripovan disvolviĝon estas la bona rimedo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin