Ĉefo de UN prioritatigas politikon en reformo de packonservado

(GMT+08:00) 2017-09-21 14:27:38     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, merkrede diris, ke politiko devas esti prioritatigita en la reformo de packonserva agado de la UN.

Parolante en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri reformo de packonserva agado de la UN, la ĝenerala sekretario diris, ke li proponas kvar-punktan iniciaton por reformi la packonservan agadon.

Li diris, ke unue, ĉiuj landoj devas agnoski la superecon de politiko por ke packonserva agado estu aranĝita por subteni aktivajn diplomatiajn klopodojn, sed ne por ilin anstataŭi.

Guterres diris, ke liaj proponoj por la sekretariejo de paco kaj sekureca arkitekturo serĉas plifortigi la ligon inter politikaj strategioj kaj operacoj, kaj inter paco kaj sekureco unuflanke kaj la disvolvado kaj homrajtaj kolonoj de ilia laboro aliflanke.

Pri aliaj reformaj iniciatoj, Guterres diris, ke packonserva agado devas esti konvene ekipita, ĉar pli da movebleco, pli bona ekipaĵo, plibonigita trejnado kaj inform-servo povas ebligi al ili fari pli bonan laboron kaj fine kun pli malgrandaj nombroj. Li diris, ke la tria punkto de la reformo estas, ke packonserva agado devas enkorpigi valorojn de la UN. Li aldonis, ke ekde siaj plej fruaj tagoj sur la posteno kiel ĝenerala sekretario, li sendis fortajn signalojn, ke li rezolute batos seksan ekspluatadon kaj mistraktadon. Parolante pri seksa egaleco, la ĝenerala sekretario diris, ke li puŝas pli da inaj oficiroj kaj soldatoj aliĝi al la packonserva agado. Li ankaŭ emfazis la gravecon de konstruado de pli forta partnereco, dirante, ke estas grava decido la Komuna Kadro de la UN kaj la Afrika Unio por Plifortigo de Partnereco pri paco kaj sekureco, subskribita en aprilo de ĉi tiu jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin