Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj alvokas por paca solvado de nuklea demando de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-09-21 14:57:12     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede en Nov-Jorko, ke paca solvado de la nuklea afero sur la Korea Duoninsulo konformas al la komuna volo de la internacia komunumo.

Wang faris la rimarkon en renkontiĝo kun usona vicprezidento Mike Pence dum la jara ĝenerala debato de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Pence kaj Wang interŝanĝis opiniojn pri la nuklea demando sur la Korea Duoninsulo. Ili agnoskis la gravajn konsentojn de ambaŭ flankoj pri la sennukleigo de la duoninsulo kaj la bezonon protekti la internacian reĝimon pri ne-disvastigo. Ili konsentis plifortigi komunikadon pri la demando.

Pence diris, ke Usono kaj Ĉinio havas grandan potencialon de kunlaboro en vastaj kampoj, kaj ke la du landoj devas akceli kontinuan progreson en pragmata kunlaboro. Li aldonis, ke prezidento Donald Trump alte ŝatas sian bonan rilaton kun ĉina prezidanto Xi Jinping kaj atendas sian ŝtatan viziton al Ĉinio. Li esprimis la esperon, ke la du flankoj laboros kune por akiri fruktodonajn rezultojn de la vizito kaj meti solidan fundamenton por rilatoj inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin