Liu Yunshan faris oficialan viziton al Kamboĝo

(GMT+08:00) 2017-09-22 13:33:07     Redaktoro:Shanshan

Laŭ invito de la kamboĝa Popola Partio, Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato, oficiale vizitis Kamboĝon, kaj respektive renkontiĝis kun Hun Sen, prezidanto de la Popola Partio kaj ĉefministro de Kamboĝo, kaj Say Chhum, aganta ŝtatestro, vicprezidanto de la Popola Partio kaj prezidanto de la Komboĝa Senato.

Renkontiĝante kun Hun Sen, Liu diris, ke Ĉinio kaj Kamboĝo havas tradician amikecon kaj ricevis rimarkindajn rezultojn el kunlaboro en diversaj kampoj de post establo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 59 jaroj, kaj la du landoj estas bonaj najbaroj, intimaj amikoj, fratoj kaj partneroj. Ĉinio volas labori kun Kamboĝo por efektivigi la gravajn komunajn konsentojn, atingitajn de prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Hun Sen, firmigi politikan interfidon, profundigi strategian kunlaboron, fortigi kunordigon en internaciaj aferoj, senĉese antaŭenpuŝi la duflankan kunlaboron, akceli konstruadon kaj disvolviĝon de respektivaj politikaj partioj, kaj profitigi la du popolojn.

Hun Sen aprezis kaj dankis Liu pro lia vizito al Kamboĝo antaŭ okazigo de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li kore deziris, ke la kongreso akiros plenan sukceson. Hun diris, ke fortigi kunlaboron inter la du partioj havas gravan signifon por la rilatoj inter la du landoj. La kamboĝa Popla Partio volas klopodi kun la Komunista Partio de Ĉinio por daŭre antaŭenpuŝi la interrilatojn.

Renkontiĝante kun Say Chhum, Liu diris, ke rilatoj inter partioj estas grava parto de rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo. La komunista Partio de Ĉinio volas fortigi amikan interŝanĝon kun la Popola Partio de Kamboĝo, profundigi interŝanĝon de spertoj el partia konstruado, kaj gvidi disvolvadon de duflankaj rilatoj per rimarkindaj rezultoj de la dupartia kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin