Usona prezidento Donald Trump diris ĵaŭde, ke li jam subskribis administran ordonon, kiu celas grandigi sankciojn de la Departemento pri Financo kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko.
Laŭ la nova ordono, la Departemento pri Financo rajtas enkonduki sankciojn kontraŭ iu ajn individuo aŭ ento, kiu havas komercan kontakton kun la KDPR, aŭ financaj institucioj, kiuj helpas aŭ ebligas rilatajn negocojn.