Joop!Joop!

(GMT+08:00) 2017-09-22 13:25:05     Redaktoro:Shanshan


Saluton, karaj amikoj! Bonvenon al la programero Inter Ni. Mi estas Shanshan. En la hodiaŭa programero, mi disaŭdigos al vi intervjuon de nia kunlaboranto Michael Boris kun Abel Johannes Kiefte. Abel Johannes Kiefte kun la alia nomo Joop delonge estas aktivulo de la Esperanto-movado en Nederlando, kvankam li vivis ankaŭ en Brazilo kaj Belgio. Li estis du fojojn komitatano de TEJO kaj la unuafoje respondecis pri la interretiĝo de Pasporta Servo. Nun Joop aktivas kiel estrarano de Nederlanda Esperanto-Junularo kaj gvidas diversajn Telegram-grupojn pri Esperanto. Boris renkontiĝis kun Joop en Hungario kaj faris la intervjuon. Karaj amikoj, bonvole sekvu Boris kaj kune konatiĝu kun Joop!

===========================================================

Aŭstralia esperantisto Paulo sendis al ni la jenan komenton, aŭskultinte la intervjuon. Jen mi publikigas ĝin ĉi-tie. Koran dankon al Paulo pro via subteno al nia programo kaj ĉion bonan al vi kaj ankaŭ al Joop!

Jen la komento de Paulo:

Joop, la prezidanto de TEJO kies mandatigita komisio komenciĝas en la unua de septembro 2019, en intervjuo hodiau dissendita de Ĉina Radio Internacia tre interese tuŝis aferojn al mi gravegaj ĉar TEJO ne havas sekcion en Australio kaj Pasporta Servo estas valorega reklamo. Mi ĵus komentis jene (mi esperas!) ie en la etero por kapti la atenton de ĈRI-aŭskultantoj:

https://esperanto.cri.cn/2521/2017/09/22/176s195114.htm

Danke al Pasporta Servo miaj filoj (15 jara Edi kaj 9 jara Amo) ĉi jare amikiĝis en nia hejmo en Adelajdo kun du esperantistoj, respektive el Tel Aviv (Ran) kaj Sankta Peterburgo (Aleksi). Tiuj du junaj samideanoj el eksterlando tre helpis por esperantigi miajn knabojn. Ran kaj Aleksi por kontakti min utiligis la elektronikan eldonon de Pasporta Servo de Joop – parte aŭ entute – enretigita se mi ĝuste memoras. Same kiel multaj maljunuloj mi preferas trafoliumi kaj fanfarone disanonci la paperan version sed oni diras ke ĝi ne plu estas havebla. Ĉu papera versio ree aperos? Mi opinias ke la Movado al la publiko disponigu elektronikan KAJ paperan variantojn se eblas. La koncernaj talentoj por fari tion al mi mankas, ĉu papere ĉu elektronike, sed mi pretas mondonaci kaj-aŭ eĉ kunordigi helpate de Edi la detalojn de volontuloj, inkluzive de ambaŭ miaj filoj.

Amike. Paulo (ne la Apostolo) Desailly (Vd. paghon 17, libroforme de Pasporta Servo, 2017)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin