Ĉina ministro pri eksteraj aferoj: Ĉinio estas apogo de monda paco

(GMT+08:00) 2017-09-22 19:44:29     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde, ke Ĉinio estas apogo de monda paco.

Wang faris la rimarkojn en la ĝenerala debato de la 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en la sidejo de la UN en Nov-Jorko.

Wang diris, ke Ĉinio estas lando kun pli ol 1 300 milionoj da loĝantoj, kaj subteni ĝian longtempan stabilecon estas la plej granda kontribuo de Ĉinio al la afero de monda paco. Ĉinio ne havas genojn de invado, kaj ĝi neniam okupiĝis pri agresado aŭ koloniado.

Li diris, ke kiel ĉina prezidanto Xi Jinping diris, Ĉinio neniam serĉos hegemonion, ekspansion aŭ sferon de influo, kiom ajn forta estos ĝia ekonomio, kaj ĝi ĉiam voĉdonos por paco en la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj.

Samtempe, Wang diris, ke Ĉinio estas motoro de kresko kaj prospero, kaj ankaŭ helico de multflankismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin