Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj ĉeestis al subskriba ceremonio de iniciato pri Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2017-09-23 15:02:12     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres kune ĉeestis al la subskriba ceremonio pri la Komprena Memorando de Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj Oficejo de UN pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj pri la Iniciato de la Zono kaj Vojo.

La memorando estis subskribita de Liu Jieyi, ĉina konstanta delegito en UN, kaj Liu Zhenmin, ĝenerala vicsekretario de UN. La memorando rilatas al la kampoj de efikaj kunlaboroj, konstruado de kapablo, analizo pri politikoj kaj tiel plu, kaj celas fortigi la duflankajn kunlaborojn kaj altigi disvolviĝan kapablon de la landoj de la iniciala pri la Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin