Novaĵoj (Septembro 25)

(GMT+08:00) 2017-09-25 17:39:34     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25a de septembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke fermiĝis Ekspozicio de la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento;partio gvidata de Merkel restas majoritato de la germana federacia parlamento. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Ekspozicio de la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento, okazigita de la ĉina provinco Guangdong, fermiĝis dimanĉe en Kantono. Entute 758 kunlaboraj kontraktoj kun la valoro de 219 miliardoj da juanoj estis subskribitaj en la ekspozicio, kiun ĉeestis 79 landoj kaj regionoj.

Altrangulo de la turka reganta Partio de Justeco kaj Disvolvado diris dimanĉe en Pekino, ke la Partio de Justeco kaj Disvolvado volas senĉese profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun la Komunista Partio de Ĉinio en diversaj kampoj kaj akceli disvolvadon de rilatoj inter Turkio kaj Ĉinio per efektivaj rezultoj de kunlaboro inter politikaj partioj.

Ismail Emrah Karayel, membro de la Centra Decidfara Komitato de la Partio de Justeco kaj Disvolvado, faris la rimarkojn dum sia intervjuo kun Ĉina Radio Internacia en Pekino. Lastatempe delegacio de la Partio de Justeco kaj Disvolvado vizitis Ĉinion. Dum la restado ili interŝanĝis opiniojn kaj spertojn kun ĉinaj partiaj oficialuloj en Ŝanhajo, Nanchang kaj Pekino.

Speciala sendito de la ĉina registaro pri la siria demando Xie Xiaoyan diris dimanĉe, ke starigo de konflikt-mildigaj zonoj en Sirio devas plene respekti la sirian suverenecon por eviti la aperon de separisma reĝimo, kaj la batalo kontraŭ terorismaj grupoj devas esti firme daŭrigita.

Xie faris la rimarkojn dum intervjuo kun ĉinaj kaj egiptaj mediatoj. Li diris, ke lastatempe la siria demando havis gravajn ŝanĝiĝojn, kaj nun ĝi disvolviĝis en la direkto favora al politika solviĝo. Li rimarkigis, ke unue, la intertraktadoj en Ĝenevo kaj Astano akiris periodajn rezultojn, kaj la kontraŭterorismaj kampanjoj en Ar-Raqqah kaj Deir al-Zour progresis, kaj krome, iuj landoj ŝanĝis siajn starpunktojn pri venontaj aranĝoj en Sirio, tial la politika procezo alfrontas novan ŝancon.

Militaj delegacioj de Ĉinio kaj Vjetnamio ĉeestis la kvaran altnivelan landliman kunvenon dimanĉe en la gubernio Jinping en la ĉina provinco Yunan. La du flankoj konsentis konservi landliman stabilecon kaj antaŭenigi duflankajn rilatojn.

La du-taga kunveno okazis en la vjetnama nordokcidenta provinco Lai Chau kaj la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan.

La ĉina delegacio, gvidata de vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono Fan Changlong, kaj la vjetnama delegacio, gvidata de ministro pri defendo, generalo Ngo Xuan Lich, rigardis komunajn antiterorismajn ekzercadojn kaj patroladojn de landlimaj trupoj de ambaŭ flankoj.

La federacia parlamento de Germanio dimanĉe komencis sian elekton, kiu okazas en ĉiu kvara jaro, por decidi sidlokojn de politikaj partioj en la parlamento. La majoritato aŭ koalicio de politikaj partioj formos la novan registaron de la lando.

En la tuta lando estas registritaj pli ol 61 milionoj da voĉdonantoj, kaj pli ol 73 000 balotejoj estis malfermitaj al ili ekde la 8a horo matene laŭ loka tempo. Laŭ reguloj, politika partio povas akiri sian lokon en la federacia parlamento, nur se ĝi estas gajninta almenaŭ 5% da voĉoj.

Lunde frumatene estis publikigitaj oficialaj rezultoj de la elekto de la germana federacia parlamento. La konservativa Kristan-Demokrata Unio gvidata de ĉefministro Angela Merkel gajnis 33% da voĉoj, restante la majoritato de la federacia parlamento.

La oficialaj rezultoj montris, ke la Kristan-Demokrata Unio ĉi-foje gajnis voĉojn je 8,5% malpli ol en la lasta elekto. La Social-Demokrata Partio gajnis 20,5% da voĉoj, je 5,2% malpli ol en la lasta elekto, restante la dua plej granda partio en la parlamento. La partio Alternativo de Germanio gajnis 12,6% da voĉoj, preskaŭ trioble pli multe ol en la lasta elekto, kaj per tio ĝi eniros la parlamenton por la unua fojo.

La Liberal-Demokratia Partio, kiu malsukcesis en la lasta elekto, gajnis 10,7% da voĉoj kaj revenos al la parlamento.

Pro tio, ke neniu partio gajnis pli ol duonon da voĉoj en la balotado, la Kristan-Demokrata Unio, kiu gajnis plej multajn voĉojn, bezonas koalicii kun alia partio por formi kabineton

Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris, ke usona prezidento Donald Trump faros sian plejeblon por eviti nuklean militon kun la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Mnuchin faris la rimarkojn dum la intervjuo kun la Usona Brodkasta Sistemo. Li diris, ke la lastatempaj agoj de Trump montris, ke ĉiuj rimedoj de Usono por reago al la demando de la Korea Duoninsulo estas metitaj sur tablon. Li akcentis, ke ekonomio kaj milito estas apartaj formoj, kaj la prezidento serĉos ĉiujn opciojn. Li aldonis, ke Trump ne volas vidi, ke Usono estos implikita en nuklean militon, kaj ili faros ĉion eblan por eviti nuklean militon.

Masoud Barzani, prezidanto de la kurda aŭtonoma regiono de Irako, dinanĉe konfirmis, ke malgraŭ la opono el multaj flankoj, la aŭtonoma regiono okazigos la referendumon pri sia sendependeco en la fiksita dato, la 25a de septembro.

La irakaj kurdoj lunde ĵetas siajn voĉojn en referendumo, kiu decidos la sendependecon de la kurda regiono kaj la disputataj regionoj, kiuj nun estas sub la fakta regado de kurdoj.

Ĉirkaŭ 5,2 milionoj da kvalifikitaj voĉdonantoj en la tri nordaj provincoj Erbil, Sulaimaniyah kaj Dohuk, kaj aliaj regionoj ekster la regiono, konataj kiel disputataj regionoj, ĵetos siajn voĉojn en 2 000 balotejoj tra la kurda regiono kaj la disputataj regionoj. Ili devas elekti "Jes" al la sendependa kurda ŝtato aŭ "Ne" por resti kiel aŭtonoma regiono de la iraka ŝtato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin