Novaĵoj (Septembro 26)

(GMT+08:00) 2017-09-26 17:05:54     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26a de septembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto proponis pli fortan regadon de monda sekureco; Usono neis deklaron de milito kontraŭ la KDPR. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde en Pekino, ke Ĉinio esperas labori strikte kun aliaj landoj kaj internaciaj organizoj pri tutmonda sekureca regado kaj konstrui kune kun ili la komunumon de universala sekureco de la homaro.

Xi faris la rimarkojn dum parolado en la malferma ceremonio de la 86a Ĝenerala Asembleo de la Internacia Kriminal-Polica Organizo. Partoprenantoj el 158 landoj kaj regionoj kolektiĝis en Pekino por la konferenco.

Prezidanto Xi telefone konversaciis lunde kun brita ĉefministro Theresa May pri duflankaj rilatoj kaj la situacio sur la Korea Duoninsulo.

En la telefona konversacio, Xi rememoris, ke dum la Pintkunveno de la Grupo 20 julie en la germana urbo Hamburgo, li kaj May konsentis profundigi la ĉina-britan tutmondan ampleksan strategian partnerecon orientitan al la 21a jarcento kaj konstrui plu la Oran Eraon de duflankaj rilatoj. Xi diris, ke la kuranta jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio sur la ambasadora nivelo. La du flankoj devas subteni altnivelajn interŝanĝojn, antaŭenigi institucian dialogon en diversaj kampoj, konservi fortikan tendencon de ekonomiaj, komercaj kaj kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj, profundigi la akordigon de evoluigaj strategioj inter la du landoj en la kadro de la iniciato de la Zono kaj Vojo, kaj plifortigi kunordigon en konservado de paco kaj disvolvado de la mondo. Li akcentis, ke prosperaj, stabilaj kaj malfermaj Britio kaj la Eŭropa Unio konformas al la interesoj de ĉiuj partoj, kaj Ĉinio volas antaŭenpuŝi daŭran disvolvadon de rilatoj kun Britio kaj la EU.

May diris, ke Britio atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio, persistas en la ĝenerala direkto de la Ora Erao de duflankaj rilatoj, kaj volas labori kun Ĉinio por plitriktigi duflankan altnivelan kontakton, bone utiligi strategian dialogon, profundigi partnerecon de kunlaboro en la kampoj de ekonomio, komerco, sekureco kaj kulturo, kaj akceli la disvolvadon de rilatoj inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio.

La du gvidantoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la situacio sur la Korea Duoninsulo.

Lunde posttagmeze en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun usona ministro pri komerco Wilbur Ross.

Li diris, ke nun bone disvolviĝas la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj la duflanka kunlaboro en ĉiuj kampoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping havis kelkajn sukcesajn intervidiĝojn kaj dialogojn kun sia usona paralelulo Donald Trump. La du landoj senĉese antaŭenpuŝas interŝanĝojn sur diversaj niveloj. Ĉinio kaj Usono, kiel la plej granda evoluanta lando kaj la plej granda evoluinta lando, estas la plej grandaj ekonomioj kaj komercaj landoj, kaj la sana kaj stabila disvolviĝo de la duflankaj rilatoj konformas al la interesoj de la du landoj kaj estas la ĝenerala atendo de la internacia komunumo.

Ross diris, ke la duflankaj rilatoj plistriktiĝas kaj prezentas tre vastan perspektivon de disvolviĝo. Usono bonvenigas Ĉinion rapidigi siajn paŝojn al malfermo kaj volas fortigi komunikadon kun Ĉinio per pragmata sinteno, senĉese vastigi kunlaboron en komerco kaj investo, grandigi interpopolajn interŝanĝojn, fruktigi la kunlaboron kaj puŝi la usona-ĉinajn rilatojn al pli granda disvolviĝo.

La Blanka Domo diris lunde, ke Usono neniam deklaris militon kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko. Proparolanto de la Blanka Domo, Sarah Sanders, diris en regula gazetara konferenco, ke estas absurda la ideo, ke Usono deklaris militon kontraŭ la KDPR; Usono neniam ŝanĝis sian celon pri la nuklea demando de la Korea Dunoninsulo, kaj ĝi serĉos plu pacan sennukleigon de la duoninsulo. Ŝi aldonis, ke Usono klopodas atingi la celon per maksimuma ekonomia kaj diplomatia premo.

Lee Young-ho, ministro pri eksterlandaj aferoj de la KDPR, diris tiutage en gazetara konferenco en Nov-Jorko, ke la tuta mondo devas klare memori, ke Usono la unua deklari militon kontraŭ la KDPR, kaj la KDPR havas la rajton preni kontraŭrimedojn, inkluzive de paffaligo de usonaj bombaviadiloj, eĉ se ili ne estas en ĝia teritoria ĉielo.

La ĝenerala debato de la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj lunde fermiĝis meze de militminaco inter Vaŝingtono kaj Pjongjango.

Post kiam ĉiuj 196 reprezentantoj parolis sur la marmora podio de la Ĝenerala Asembleo, Miroslav Lajcak, prezidanto de la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, deklaris la finon de la ĝenerala debato je ĉirkaŭ la 1a horo posttagmeze.

La plej varme diskutata temo en la ĝenerala debato de ĉi tiu jaro estas la nuklea demando de la Korea Duoninsulo. Usona prezidento Donald Trump avertis en sia parolado, ke la gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, Kim Jong Un, plenumas sinmortigan mision. Li diris, ke Usono havas grandan forton kaj paciencon, sed se ĝi devigite defendos sin aŭ siajn aliancanojn, ĝi ne havos elekton, sed komplete detruos la KDPR. Trump aldonis, ke Usono pretas, volas kaj kapablas, sed ĝi esperas, ke ĉi tio ne estos necesa.

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov lunde diris al rusaj amaskomunikiloj, ke Usono iam promesis bati la ekstremisman grupon Islama Ŝtato, tamen ĝi agis tute inverse, kaj pri tio Rusio estas maltrankvila. Ryabkov diris, ke Usono agis kontraŭ sia komenca promeso, kaj tio pruvis, ke laŭ Usono, geopolitika tasko estas pli grava ol la batalo kontraŭ terorismo.

La venezuela registaro lunde kritikis la decidon de la Blanka Domo pri apliko de vojaĝmalpermeso kontraŭ venezuelanoj kaj postulis dialogon por superponti ideologiajn diferencojn. La venezuela registaro diris en deklaro, ke Venezuelo kategorie rifuzas la neracian decidon de la usona registaro, kiu refoje etiketas la venezuelan popolon kiel minacon al nacia sekureco je la falsa preteksto, ke ili konsistigas terorisman minacon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin