Ĉinio atendas ĉian pozitivan signalon

(GMT+08:00) 2017-09-27 18:58:05     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 27a de septembro la proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Lu Kang diris, ke ĉiuj partioj koncernaj al la problemo de la Korea Duoninsulo direktiĝu unu al alia, kune penu fari la duoninsulon sennukleigita kaj ludi konstrueman rolon por pace solvi la problemon.

Estas raporto ke, kiam la sudkorea prezidento Moon Jae-in ĉeestis la aktivecojn por celebri la dek-jariĝon de la "Komuna Deklaro de Sud-Koreio kaj Nord-Koreio 10•4", li asertis, ke la enhavo de la Deklaro nun ankoraŭ estas aplikebla, precipe tiuj partoj: kiel eble plej rapide rekomenci militan intertraktadon, mildigi la streĉitan situacion inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio. Krom tio, tiutage ankaŭ proparolanto de la sud-korea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Usono kaj Sud-Koreio eksplicite esprimis realigi sennukleigon de la duoninsulo per pacaj rimedoj, kaj Usono jam kelkfoje konstatis, ke diplomatiaj rimedoj estas unika vojo por solvi la problemon. Por tio Lu Kang komentis:

"En la nuna situacio de la Korea Duoninsulo, tre kompleksa kaj tre sentema, ni bonvenigas ĉian pozitivan signalon, kiu instigas nin al paca solvado de la problemo per dialogo kaj intertraktado. Tio konformas al la konsekvenca starpunkto de Ĉinio kaj ankaŭ reflektas la ĝeneralan deziron kaj atendon de la internacia komunumo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin