Malfermiĝis la ekspozicio "kuraĝa antaŭenmarŝado en kvin jaroj"

(GMT+08:00) 2017-09-27 11:11:40     Redaktoro:Yu

Por akcepti la alvenon de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la 26an de septembro la grandmezura prisukcesa ekspozicio "kuraĝa antaŭenmarŝado en kvin jaroj" malfermiĝis en la Pekina Ekspoziciejo. La ekspozicio prezentas la historiajn ŝanĝiĝojn kaj brilajn sukcesojn ekde la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en dek flankoj kiel politiko, ekonomio, kulturo, socio, ekologio kaj diplomatio.

En la prezentejo "kun la popolo kiel kerno pliigi al ili akirosenton" troviĝas longdistanca instrua sistemo, kiu kunligas la Duan Eksperimentan Elementlernejon en Pekino kun klasoĉambroj de elementaj lernejoj en Xinjiang, Yunnan kaj aliaj provincoj, kaj tio ĝuigas al infanoj en marĝenaj regionoj la altkvalitajn edukajn rimedojn.

En la prezentejo "sana Ĉinio en konstruado" 78-jara emeriĝinta instruisto Bai Xuguang, montrante paperon sur kiu estas tabelo pri lia kuraca elspezo malaltigita ekde la medicina reformado, diris al raportisto, ke li plej zorgas pri medicino; en la pasintaj kvin jaroj ĉi-rilata elspezo multe malaltiĝis, kaj tio havigas al li akirosenton.

La belaj bildoj, videaĵoj, modeloj kaj similaj pri enhavo de vivteno ĝis diplomatio, de ekonomio ĝis leĝofunkciado, ne nur rakontas la grandan praktikon de la Partio kaj la ŝtato en tiuj kvin jaroj, sed ankaŭ vekas la samsenton de la popolo. Antaŭ la sonregistrilo multaj vizitantoj staris en longa vico por lasi siajn vortojn post la vizito; ĉiutage restas kelkaj miloj da sonregistroj. Tio montras, ke la vizitantoj esprimas sian fieron pro la sukcesoj de la Patrujo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin