Ĉinio profundigas reformon de aldonvalora imposto

(GMT+08:00) 2017-09-29 09:24:41     Redaktoro:Yu
Ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio daŭrigos reformon de aldonvalora imposto por subteni ekonomian disvolviĝon kaj restrukturadon.

Li diris merkrede en simpozio, ke Ĉinio esperas antaŭenpuŝi reformon de la proviz-flanka strukturo, profundigi reformon kaj malfermon, simpligi administrajn procedurojn, redukti impostojn kaj administrajn kotizojn kaj krei komercan medion, kiu stimulas novigadon kaj entreprenemon, akcelas industrian altgradigon kaj certigas justan konkurencon.

La reformo anstataŭigi komercajn impostojn per aldonvalora imposto estis provita unue en Ŝanhajo en 2012. Ĝi estis vastigita tutlande en majo de 2016.

Deklaro publikigita post la simpozio diris, ke la reformo akiris bonan progreson kaj ŝparis ĉirkaŭ 260 miliardojn da usonaj dolaroj da impostoj por komercistoj.

La ĉefministro diris, ke la politiko devas esti plibonigita por certigi reduktiĝon de la ŝarĝo de imposto sur entreprenoj. Li aldonis, ke financaj kaj konstruaj industrioj kaj malgrandaj entreprenoj devas akiri sufiĉan sendevigon de aldonvalora imposto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin