Ĉinio registris 8 000 rezervajn packonservantojn ĉe UN

(GMT+08:00) 2017-09-29 10:07:03     Redaktoro:Yu

La Ministerio de Nacia Defendo diris ĵaŭde, ke Ĉinio registris 8 000 rezervajn packonservantojn ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

Proparolanto de la ministerio Wu Qian diris en gazetara konferenco, ke la registrado plenumita en la 22a de septembro konformas al la postuloj de la UN pri nova pretiga sistemo de packonserva kapablo.

Wu diris, ke la rezervaj trupoj ludos konstrueman rolon en konservado de monda paco kaj regiona stabileco.

La rezervaj packonservantoj el la tera armeo, mara armeo, aera armeo kaj loĝistika armeo de Ĉinio prenos sur sin taskojn de trejnado pri batalo kaj mildigo de katastrofoj en Ĉinio antaŭ ol eksterlandaj misioj.

Kiel unu el la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN, Ĉinio sendis la plej multajn trupojn al packonservaj misioj de la UN kaj liveris grandan kvanton da mono al operacoj.

De post la aliĝo al la packonservaj agadoj de la UN en 1990, ĉinaj trupoj estis senditaj 24 fojojn, kun pli ol 36 000 personoj. Entute 2 506 packonservantoj el Ĉinio nun plenumas misiojn en ok lokoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin