En la memortago de martiroj florkorboj oferiĝas al la popolaj herooj

(GMT+08:00) 2017-09-30 15:02:19     Redaktoro:Xiong

Freŝaj floroj konsekritaj al herooj, funebro oferita al martiroj. En la antaŭmeztago de la 30a de septembro, la memortago de martiroj, la ceremonio respekte prezenti florkorbojn al la popolaj herooj solene okazis en la placo Tian'anmen en Pekino. La partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan, Zhang Gaoli, kune kun reprezentantoj el ĉefurbaj diversaj rondoj, ĉeestis la ceremonion.

Sur la placo regas solena silento, freŝaj kvinstelaj ruĝaj flagoj flirtas en vento, kaj la Monumento al la Popolaj Herooj staras impone.

Proksime je la deka, la partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan, Zhang Gaoli venis sur la placon Tian'anmen por ĉeesti la ceremonion respekte oferi florkorbojn al la popolaj herooj.

Je la deka la ceremonio oficiale komenciĝis. La milita orkestro ludas la nacian himnon "Marŝo de la Volontuloj" kaj la tuta ĉeestantaro ĝin kantas solene.

Post la kantado la tuta ĉeestantaro stariĝas, honorante per silento la memoron de la popolaj herooj, kiuj dediĉis sian vivon por la liberigado de la ĉina popolo kaj por la konstruado de la Respubliko.

La ceremonion prezidis Cai Qi, sekretario de la pekina partia komitato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin