Ĉinaj packonservantoj honoritaj en Sud-Sudano

(GMT+08:00) 2017-10-03 13:42:13     Redaktoro:祃璟琳

Ĉinaj packonservantoj, servantaj al la Unuiĝintaj Nacioj en la sud-sudana ĉefurbo Ĵubo, estis honoritaj pro sia ekzempla servo en la lando suferanta militon.

La tria ĉina packonserva bataliono de la misio de la UN en Sud-Sudano ricevis siajn medalojn lunde en ceremonio. Tio estis duobla ĝojo por la ĉinaj packonservantoj, kiuj dimanĉe festis la Nacian Tagon de Ĉinio.

Spite al la brulanta suno, la soldatoj staris fiere en siaj senmakule poluritaj botoj, blankaj gantoj kaj la klasikaj bluaj beretoj kun la insignoj de la UN en parada formacio, kiam Moustapha Soumare, speciala vicreprezentanto de ĝenerala sekretario de la UN, fiksis la medalojn sur ilin.

Soumare diris, ke la misio de la UN rekonas la sindonemon, promeson kaj profesiecon de la packonservantoj.

Depost la disaranĝo de la bataliono en decembro de 2016, la ĉina trupo efektivigis misiojn, inkluzive de patrolado en loko de Protekto de Civiluloj proksime al bazo de la UN, en Ĵubo kaj laŭlomnge de danĝeraj kaj difektitaj vojoj por helpi vundeblajn homojn en la plej malproksimaj regionoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin