Eskorta ŝiparo de ĉina mararmeo finis amikan viziton al Britio

(GMT+08:00) 2017-10-08 17:39:46     Redaktoro:Shanshan

Sabate la 26a eskorta ŝiparo de la ĉina mararmeo finis la 5-tagan amikan viziton al Britio kaj forveturis de Rivero Thames, Londono.

Posttagmeze de la sama tago, kelkcent homoj, inkluzive de ĉina ambasadoro en Britio, delegitoj de brita Reĝa Mararmeo, reprezentantoj de elmigrintaj ĉinoj kaj ĉinaj studentoj en Britio adiaŭis la ĉinan ŝiparon.

Komandanto de la eskorta ŝipo Wang Zhongcai diris, ke ekde la jaro 2000, ĉinaj eskortaj ŝiparo 4-foje vizitis Brition, la brita mararmeo vizitis Ĉinion 8 fojojn respektive al Ŝanhajo, Qingdao kaj aliaj lokoj. Tio montris profundan amikecon de la dulandaj mararmeoj kaj bonan volon por fortigi interŝanĝon kaj kunlaboron. Li kredas, ke ĉi-foja vizito de ĉina eskorta ŝiparo al Britio profundigos reciprokajn interkomprenon kaj kredon kaj multigos amikecon kaj kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin