Ŝanhaja liberkomerca zono kun siaj "bonaj semoj"

(GMT+08:00) 2017-10-09 17:12:38     Redaktoro:Xiong

La ŝanhaja liberkomerco zono estas la unua eksperimenta zono de libera komerco en Ĉinio. Maje de 2014 la ĝenerala sekretario Xi Jinping iris esplori la zonon. Tiam li diris, ke la zono estas granda eksperimenta kampo, kie necesas semi bonajn semojn, zorge kultivadi, serioze flegadi, kun la atendo havi bonan rikolton kaj disvastigi tiujn ĉi spertojn pri la kulturado de bonaj semoj. En la lastaj jaroj la ŝanhaja liberkomerca zono faris kuraĝan provadon kaj senĉesan novigadon. Ĝi ne nur pograde starigis investajn kaj komercajn regulojn de alta normo universale aplikebla en la mondo, sed ankaŭ disvastigis en la tutan landon la fruktojn akiritajn el la provado kaj novigado.

Fine de septembro 2013 la ŝanhaja liberkomerca zono oficiale establiĝis kaj funkciis. Nur post kelkaj tagoj la "unueca giĉeto", grave kreita de la zono, oficiale alireblis al Interreto. Tiu giĉeto por entreprenoj, kiuj rigardas la tempon kiel vivon, vere estis bona informo. Wang Lianfeng, oficisto de la rezona servejo Waigaoqiao al la ŝanhaja liberkomerca zono, diris:

"Antaŭ la fondiĝo de la liberkomerca zono, por plenumi kompleton da atestiloj por entreprenoj normale oni bezonis 29 labortagojn, dum, post la apero de la "unueca giĉeto, oni necesigas al si nur 4 labortagojn."

Maje de 2014, kiam la ĝenerala sekretario Xi Jinping venis fari esploradon en la rezona servejo Waigaoqiao al la ŝanhaja liberkomerca zono, Wang Lianfeng konigis al la ĝenerala sekretario la kolosan ŝanĝiĝon kaŭzitan de la malfermo de la "unueca giĉeto". Post la esplorado de Xi Jinping, la paŝoj de la ŝanhaja liberkomerca zono moviĝas des pli rapide.

Sekve de tio la ŝanhaja liberkomerca zono laŭgrade formis la servan sistemon, el kiu ellasiĝas la spirito malfremdigi, kvietigi kaj riĉigi alilandajn komercistojn. Pro tio alilandaj entreprenoj havis koran dankosenton. Septembre 2014 la azipacifika centro al Ĝenerala Elektra Kompanio oficiale funkciis en Zhangjiang, Ŝanhajo. Duan Xiaoying, vicĉefdirektoro de Ĝenerala Elektra Kompanio, diris:

"Nia azipacifika centro funkcias en Ŝanhajo jam tri jarojn, ĝiaj funkcioj servas ne sole al Ĉinio, sed ankaŭ al aliaj lokoj en Azio kaj Pacifiko. Pro la avantaĝoj kaj favoroj donitaj de la liberkomerca zono, nia centro iras glate kaj efike."

Kuraĝa provado, zorgema kultivado, serioza flegado, ĉio ĉi tio igis la ŝanhajan liberkomercan zonon – "eksperimentan kampon" senĉese porti en si "bonajn semojn", adaptiĝantajn al la ŝtata stato de Ĉinio, kopieblajn kaj disvastigeblajn. Zhu Min, vicdirektoro de la Ŝanhaja Komisiono pri Disvolvado kaj Reformado, opiniis, ke la ŝanhaja liberkomerca eksperimentzono liveris al la tuta lando la sperton kaj modelon konsiderendajn.

Marte de ĉi jaro la ĉina Ŝtata Konsilantaro eldonis "Projekto de Reformado kaj Malfermado por Ĉioamplekse Konstantigi Eksperimentan Zonon de Libera Komerco en Ŝanhajo, Ĉinio". Ĝi estas la tria projekto ellaborita de la ŝtato ekde la fondiĝo de la ŝanhaja liberkomerca zono, kaj tial oni ĝin nomas la versio 3.0.

Zhu Min diris, ke la versio 3.0 de la ŝanhaja liberkomenca eksperimentzono plene montras la decidemon agi cele al la plej altaj internaciaj normoj. Li venis al la konkludo:

"Ni agas cele al la plej altaj internaciaj normoj, nur por ke ni kaptu la koncepton malantaŭ tiuj ĉi normoj kaj altigu nian efikon en agado."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin