Ĉinio fabrikis unuan subteran trajnon por Pakistano

(GMT+08:00) 2017-10-10 15:42:38     Redaktoro:Selena

El: RAHAT DAR/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Dimanĉe posttagmeze laŭ loka tempo, en la pakistana dua granda urbo Lahoro okazis solena ceremonio por transdono de la unua altklasa subtera trajno, fabrikita de Ĉinio. Tio markas, ke Pakistano oficiale eniris en la epokon de metroo.

Dum Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro maje en Pekino, la unua vagonaro por la metrolinio en Lahoro – la ekzempla programo de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, estis finmuntita en la Zhuzhou-a Lokomotiva limigita Korporacio. 
 

El: RAHAT DAR/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Ĝenerala direktoro de Ĉina Fervoja Korporacio pri la programo Zhu Pengfei diris, ke la programo havas tre gravan signifon, ĉar la metrolinio plibonigos la publikan trafikon en Lahoro, la kultura kaj arta centro de Pakistano kaj liveros spertojn por konstruado kaj funkciigo de fervoja transportado de Pakistano. Li aldonis, ke la programo estas konkreta efektivigo de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro en kadro de la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj havas mejloŝtonan signifon por profundigo de la ĉina-pakistana amikeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin