Ordenitaj ĉinaj blukaskuloj en Darfuro de Sudano

(GMT+08:00) 2017-10-11 15:01:21     Redaktoro:Yu

La Hibrida Operaco de la Afrika Unio kaj la Unuiĝintaj Nacioj en Darfuro marde honoris 225 membrojn de la 13a packonserva pionira taĉmento de Ĉinio al Darfuro per la Ordeno de Honoro.

Ĉefstabestro de la hibrida operaco ĉeestis la ceremonion kaj disdonis la ordenojn al la ĉinaj blukaskuloj. La ĉefstabestro alte taksis laborojn de la ĉina taĉmento, dirante, ke iliaj klopodoj por paca rekonstruado kaj humanitara agado estas laŭdindaj, kaj ili forĝis profundan amikecon kun la darfura popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin