Registaro de Trump faris formalan paŝon por nuligi planon pri pura elektro

(GMT+08:00) 2017-10-11 18:48:29     Redaktoro:Yu

La usona Oficejo pri Mediprotektado marde faris formalan paŝon por nuligi rimedojn prenitajn de eksa usona prezidento Barack Obama, kiuj limigas la emisiadon de forceja gaso el ekzistantaj elektrejoj.

Estro de la Oficejo pri Mediprotektado Scott Pruitt publikigis avizon de proponita regul-farado, proponante nuligi la nomatan Planon pri Pura Elektro, ĉar ĝi superas la leĝan aŭtoritaton de la oficejo.

Pruitt diris en deklaro, ke ili sin dediĉas al korekto de eraroj de la registaro de Obama per purigado de la reguliga stato. Li diris, ke iu ajn anstataŭa regulo estos ellaborita zorgeme, konvene, kaj kun humileco, per aŭskultado al ĉiuj tuŝitaj de la regularo.

La Oficejo pri Mediprotektado sendis la avizon al la federacia registro por publikigo kaj la publiko havos 60 tagojn por sendi komentojn.

Tio estas nekredebla decido, ĉar prezidento Donald Trump, kiu iam nomis klimatŝanĝiĝon mistifiko, jam anoncis en junio, ke lia lando sin retiros el la Pariza Interkonsento pri bridado de tutmonda varmiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin