Esperanto kaj Literaturaj Parkoj                       de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2017-10-11 15:01:09     Redaktoro:祃璟琳
 

Esperanto kaj Literaturaj Parkoj

de Alessandra Madella

La 29an de aŭgusto plurlandaj partoprenantoj de la ĉi-jara kongreso de FEI, la Itala Esperanto-Federacio, povis partopreni en tre interesa ekskurso al la Literatura Parko dediĉita al verkisto Carlo Levi en la vilaĝo Aliano, en la suda regiono Bazilikata (itale, Basilicata). La samideanaj vizitantoj povis sperti la elvokivan karakteron de tiu monteta urbeto, malfacile alierbla kaj tute izolita en luneca pejzaĝo de eroziaj sulkoj. Viroj pigre sidantaj surstrate en la posttagmeza varmo atendis en la centra placo la alvenon de la ĉiutaga turisma aŭtobuso kiel grava spektaklo. Sur la muroj de la domoj kaj eĉ de la impona publika necesejo en la centra vojo bonvenigis nin ties rilataj frazoj el la libro KRISTO NE PROGRESIS POST EBOLI (itale, Cristo si è fermato a Eboli, 1945, ankaŭ konata Esperante kiel KRISTO HALTIS EN EBOLI), kiu ankaŭ fariĝis filmo en 1979 fare de la itala reĝisoro Francesco Rosi. En ĝi la nordital-devena Levi priskribis siajn spertojn dum sia deviga interna ekzilo en tiu malproksima vilaĝo je la komenco de la tridekaj jaroj pro sia politika kontraŭstaro al la tiama faŝisma reĝimo.

La libro rakontas kiel tiu klera kaj laika kuracisto de la alta burĝaro de Torino sin trovis abrupte en mondo tute malsama. Aliano restis fakte ekster la tempo dank'al la survivado de antikvaj magiaj ritoj, sed ĝi estis samtempe malplenigita kaj ŝanĝita de amas-migrado al Usono. La titolo mem sugestas, ke eĉ Kristo atingis nur proksiman urbeton, ne riskante pluiri al tiu malriĉega kaj kore pagana vilaĝo. Sen vera enradikiĝo de la kristana religio, prosperis la plej antikvaj kredoj bazitaj sur la ĉiutaga sen-klarlima kunesto de homa, besta kaj vegetala mondo. Tie rigardosorĉo regnis kaj Carlo Levi certis, ke li mem estis plurfoje sekreta viktimo de magiaj am-trinkaĵoj. Saĝe li ne klopodis arogante kontraŭstari tiujn kredojn per la supereco de moderna scienco. Male, kiam li trovis sur paciento sorĉitan amuleton, li sukcese konfidis en la psikologia kunlaborado de la lokaj diaĵoj kun la plej modernaj kuracaj teknikoj. Ankaŭ liaj inkaj desegnaĵoj konservataj en la malgranda pinakoteko de Aliano montras la profundan fascinon sur li de tiu antikva lando, en kiu li nun ripozas laŭ sia volo.

La dua parto de nia Esperanta vizito al Aliano prezentis rondan tablon kun lokaj kaj Esperantaj aŭtoroj kaj direktoroj de italaj literaturaj parkoj, per kiu eblis pli funde kompreni la organizan funkciadon de la Literatura Parko Carlo Levi kaj de la aliaj similaj instancoj, kun kiuj ĝi estas konektata en kaj ekster Italio. Tiu reto de kultura interŝanĝo certe konstituas interesan modelon, kiu indus esti adaptata aliloke, por la valorigo de subtenebla turismo en pejzaĝoj strikte ligataj al la vivo kaj al la verkoj de aŭtoroj, ekster la kutimaj turismaj vojaĝ-celoj. La plej dezirata turisto ĉi tie partoprenas en la multaj kulturaj eventoj, malrapide gustumas senartifikajn kaj aŭtentikajn lokajn manĝaĵojn kaj akceptas esti gvidata ne nur de la beleco de la lokoj, sed de la imag-kapablo de verkistoj, kiuj spertis ilin kaj vivigis ilin en siaj verkoj. En nia kazo, nia vizito ebligis publikan prezentadon de Lukana (alia nomo por "Bazilikata") Antologio, kompilita de la tie devena samideana profesoro Carlo Minnaja. Kompetente enkondukis ĝin lia pli aĝa frato Nicola, kun legado de poezioj en la itala kaj en Esperanto. Alia interesa kontribuo estis prezentado en la itala kun Esperanta traduko pri la dekses-jarcenta Bazilikata poetino Isabella di Morra, kiu verkis pri amo en Petrark-eska stilo, sed donante al tiuj malnovaj formuloj novan forton dank'al sia kuraĝa virina voĉo. Isabella estis mortigita de siaj fratoj pro sekreta poezia korespondado kun aristokrata najbara poeto. Kaj ŝia tragika fino ankoraŭ alvokas vizitantojn al ŝia kastelo kaj al la literatura parko al ŝi dediĉita.

La instanco de la Literaturaj Parkoj estis fondata en la naŭdekaj jaroj dank'al la subteno de la itala asocio Dante Alighieri, kiu ekde sia fondo je la fino de la deknaŭa jarcento celas kunligi homojn ĉie ajn en la mondo, kiuj amas la italan kulturon kaj ĝiajn humanismajn valorojn. Tiu asocio, kiu prenas la nomon de la fama mezepoka poeto de la Dia Komedio, havas ankaŭ du sidejojn en Ĉinio: en Pekino kaj en Hongkongo. Ĝis nun ekzistas pluraj Literaturaj Parkoj en Italio, ĉiuj dediĉitaj al iu verkisto aŭ verkistino. Tamen en 2016, dank'al amikeco de la prezidanto de la Parkoj kun la samideana itala ambasadoro Giorgio Novello, iĝis parto de tiu reto ankaŭ norvega Parko. Temas pri Literatura Parko dediĉita al la loka aŭtoro Johan Peter Falkberget (1879-1967) en la urbeto Røros, en kies minejoj la verkisto laboris dum sia juneco kaj kiu donis al li konstantan inspiron por liaj verkoj. En sia registrita mesaĝo al la kongreso, la ambasadoro Novello rememoris sian kortuŝon kiam, vizitante la muzean domon de Falkberget, li vidis sur muro la verdan flagon. La norvega aŭtoro estis fakte simpatianto de Esperanto.

 

Ankaŭ la angla Esperanta verkistino Anna Löwenstein partoprenis en la ronda tablo, parolante pri la Esperantaj tradukoj de italaj kaj alilandaj literaturaj tekstoj. Aparte trafa estis ŝia referenco al la traduko fare de Zamenhof de la feminisma romano MARTA de la pola aŭtorino Eliza Orzeszkowa (1841-1910), kiu pere de ĝi estis tradukita en la japanan kaj eĉ du foje en la ĉinan, montrante la gravan rolon, kiun Esperanto povas ludi en tutmonda literatura disvastiĝo. Tiu sence la prelego de Anna Löwenstein povas oferi subtenon al la propono, ke Literatura Parko de la sama reto estu dediĉota al Zamenhof en Pollando.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin