21 homoj mortis pro arbara fajrego en Kalifornio

(GMT+08:00) 2017-10-12 15:26:43     Redaktoro:Shanshan

Mortintoj pro la arbara fajrego en norda parto de la usona ŝtato Kalifornio, plimultiĝis. Laŭ atesto de la karfornia buroo pri arbaro kaj fajrobrigado, jam 21 homoj mortis pro la fajrego.

Nun preskaŭ 8 000 fajrobrigadanoj klopodas estingi la fajregon. Laŭ raporto de loka amaskomunikilo, tio estas unu el la plej gravaj fajregoj en la historio de Kalifornio, kaj la areo jam superis 170 000 hektarojn, pli ol 3 500 loĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj estis bruligitaj.

Loka meteostacio jam publikigis averton de ventego. En la venontaj kelkaj tagoj, ventego kaj varma vetero malhelpos estingadon de la fajro.

Posttagmeze de la 8a de oktobro laŭ la loka tempo en kelkaj lokoj norda Kalifornio okazis arbara fajrego. Estro de la Ŝtato jam ordonis, ke aliaj regionoj de la ŝtato plejforte helpu la trafitajn lokojn estingi la fajregon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin