Novaĵoj(Oktobro 12)

(GMT+08:00) 2017-10-12 17:12:34     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio postulis intertraktadon kun Usono pri eniro de usona destrojero en ĉinajn teritoriajn akvojn; Trump denove minacas fini nord-amerikan liberkomercan interkonsenton. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio postulis seriozan intertraktadon kun Usono, post kiam usona destrojero eniris marde en la teritoriajn akvojn de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris merkrede, ke la misil-ekipita destrojero Chafee eniris la ĉinan teritorian maron apud la insularo Xisha marde kaj kondukis la operacon nomatan libereco de navigado, sen la permeso de la ĉina registaro.

Hua diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio sendis militajn ŝipojn kaj aviadilojn por esplori kaj identigi la usonan militŝipon kaj avertis ĝin foriri. Hua diris, ke la insularo Xisha estas esence propra teritorio de Ĉinio, kaj Ĉinio deklaris la bazlinion de teritoriaj akvoj de la insularo en 1996.

Ŝi diris, ke la konduto de la usona militŝipo malobservis ĉinajn kaj rilatajn internaciajn leĝojn, serioze damaĝis la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio, kaj endanĝerigis la vivojn de homoj ĉe la frontlinio. Ŝi aldonis, ke Ĉinio esprimas firman oponon kontraŭ la usona konduto kaj prenos rezolutajn rimedojn por protekti sian teritorian suverenecon kaj marajn interesojn.

La gazetara centro por la baldaŭa 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) anoncis merkrede, ke ĝi oficiale komencos akcepti eksterlandajn amaskomunikilojn.

La gazetara centro estis plibonigita en la kampoj de aparatoj kaj servoj, laŭ Hu Xiaohan, direktoro de la gazetara centro.

La laborspaco estis grandigita por gastigi 170 ĵurnalistojn, je 124 pli multe ol la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ. La zonoj por komunikado pliiĝis de du ĝis kvar kaj interreta larĝbendo estis pliigita, kaj interretaj alirejoj pliiĝis de 36 ĝis 218. Senpaga vifio kovras ĉiujn servozonojn, oficejojn kaj gazetaran ĉambron.

La gazetara centro malfermis oficialan retejon kaj publikan konton ĉe la socia komunikilo WeChat por helpi enlandajn kaj eksterlandajn amaskomunikilojn kaj individuojn.

Usona prezidento Donald Trump merkrede refoje minacis fini la nord-amerikan liberkomercan interkonsenton subskribitan kun Kanado kaj Meksiko. Li diris, ke Usono ne eliminas la eblecon konkludi duflankajn komercajn interkonsentojn kun la du landoj.

Trump diris en komuna gazetara konferenco kun vizitanta kanada ĉefministro Justin Trudeau en la Blanka Domo, ke la intertraktado pri nova nord-amerika liberkomerca interkonsento estas tre malfacila; la tri landoj eble ne povus atingi novan interkonsenton, kaj tiel la malnova estos finita.

Irana prezidento Hassan Rouhani avertis merkrede, ke Usono fariĝos malsukcesinto, se usona prezidento Donald Trump decidos forlasi la internacian nuklean interkonsenton pri Irano

Loka amaskomunikilo raportis, ke Rouhani diris en semajna kunveno de la kabineto, ke se ili denove faros siajn fruajn erarojn, ili alfrontos tutmondan embarason. Li aldonis, ke ili ne timas usonajn rimedojn, kaj la internacia komunumo komprenos, kiu estas nekredebla kaj la mensoganto.

Rouhani diris, ke la nombro da landoj, kiuj subtenas la malamikan sintenon de Vaŝingtono pri la nuklea interkonsento, povus esti kalkulita per la fingroj de unu mano, kaj samtempe, aliaj partioj de la interkonsento ne subtenas Usonon iri el la interkonsento.

Depost sia enoficiĝo sur la posteno de prezidento, Trump montris necedeman sintenon al Irano, kaj minacis eliri el la nuklea interkonsento pri Irano. Sed Irano fojfoje asertis neeblecon de refoja intertraktado. Amaskomunikiloj ĝenerale opiniis, ke Trump anoncos novan politikon pri Irano en la proksima estonteco.

La ŝtatestroj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj subskribis serion da dokumentoj pri profundigo de kunlaboro en diversaj kampoj merkrede en kunveno en la rusa urbo Soĉio.

Laŭ la oficiala retejo de la komunumo, la ŝtatestroj el la membroj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj subskribis protokolojn pri normigo de narkotaĵoj, psikotropiaj drogoj kaj iliaj materialoj kaj transportado de eksplodaĵoj kaj venis en akordon pri kunlaboro en bato kontraŭ monlavado kaj financa helpo al terorismo kaj malebligo de disvastigo de amasdetruaj armiloj.

Ĉi-jare Rusio estas deĵoranta prezidanto-lando de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj. La rusa novaĵ-agentejo ITAR-Tass raportis, ke resumante la rezultojn de ĉi-foja kunveno, rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke la gvidantoj de la sendependaj ŝtatoj zorgeme diskutis kiel intensigi komercajn kaj investajn aktivecojn kaj grandigi kunlaboron inter la membroj en industria kaj teknologia kampoj per potencialo de la komunumo. Krome, la gvidantoj konsentis fortigi la komercan ligitecon inter la membroj kaj kunordigi starpunktojn de la membroj en la kampoj de diplomatio kaj sekureco.

La kunveno decidis, ke Taĝikio servos kiel deĵoranta prezidanto-lando de la komunumo por la jaro 2018.

Palestino merkrede kondamnis la israelan decidon pri konstruado de novaj apartamentoj en setlejo en Cisjordanio kiel danĝeran eskaladon.

Palestina ministro pri eksterlandaj aferoj Riad Malki diris en deklaro al la oficiala radio Voĉo de Palestino, ke la decido de israela ĉefministro Benjamin Netanyahu pri konstruado de miloj da apartamentoj en setlejo en Cisjordanio signifas, ke palestinanoj liberiĝos el ĉiuj devoj, kiujn ili prezentis al usonaj aŭ internaciaj organizoj.

Malki diris, ke la israela decido aprobi konstruadon de novaj apartamentoj en setlejo estas deklaro de milito kontraŭ la du-ŝtata solvo.

Li postulis, ke Usono prenu sur sin la respondecon pri ĉi tiu paŝo, kaj diris, ke la palestina flanko ne povas stari senfare antaŭ ĉi tiu danĝera eskalado de Netanyahu, kiu intencas gajni internan israelan konkuradon je kosto de palestinanoj.

Iraka kortumo merkrede elsendis arestordonojn kontraŭ kurdaj organizantoj de la referendumo pri sendependeco de la kurda regiono, kiu okazis en la 25a de septembro.

Abdul Sattar al-Biraqdar, proparolanto de la Plej Supera Juĝa Konsilio de Irako, diris en deklaro, ke la Kortumo de Enketo por Risafa (orienta Bagdado) elsendis arestordonojn kontraŭ la prezidanto kaj membroj de la elektkomisiono kontrolanta la referendumon en la kurda regiono.

La ordono de la kortumo estis bazita sur peto de la Nacia Sekureca Konsilio, estrata de ĉefministro Haider al-Abadi, kiu plendis kontraŭ la elektkomisiono.

La 18an de septembro, je unu semajno antaŭ la referendumo, la Iraka Federacia Kortumo publikigis verdikton por haltigi la sendependecan referendumon en la duonaŭtonoma kurda regiono.

Sed la 25an de septembro, la irakaj kurdoj defiis la ordonon per okazigo de la planita referendumo pri la sendependeco de la regiono kaj iuj disputataj regionoj pretenditaj de Bagdado kaj la kurda regiono ambaŭ.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin