Sergei Lavrov akcentis bezonon observi nuklean interkonsenton pri Irano

(GMT+08:00) 2017-10-13 13:57:02     Redaktoro:Yu

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke ĉiuj partioj koncernaj al la Komuna Ampleksa Agadplano pri la nuklea programo de Irano devas observi ĝin.

Laŭ deklaro de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la ministro okazigis telefonan konversacion kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson, kaj la du flankoj diskutis pri la aktuala situacio ĉirkaŭ la nuklea interkonsento.

Lavrov rimarkigis la fakton, ke Tehrano sekvis ĉiujn siajn obligaciojn difinitajn en la Komuna Ampleksa Agadplano, kaj emfazis la bezonon, ke ĉiuj aliaj rilataj partioj observu la dokumenton.

La registaro de Trump informos la Kongreson antaŭ la 15a de oktobro, ĉu Tehrano plenumas la nuklean interkonsenton. Se ĝi decidos, ke Tehrano ne plenumas, tio malfermos la vojon al usonaj leĝdonantoj por refoje enkonduki sankciojn kontraŭ Irano.

Pli frue en tiu tago Lavrov diris en gazetara konferenco, ke la nuklea interkonsento pri Irano devas esti efektivigita, ĉar ĝi estis aprobita de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj. Li aldonis, ke la rusa flanko tre malfacile povas imagi, kial Usono povas sin retiri el la interkonsento sur leĝa nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin