Estro de Monda Banko: Ĉinaj spertoj lernindaj por landoj de meznivela enspezo

(GMT+08:00) 2017-10-13 15:28:29     Redaktoro:Yu

Kim Yong, estro de la Monda Banko, diris ĵaŭde en Nov-Jorko, ke Ĉinio solvis la problemon de la malriĉeco de 800 milionoj da loĝantoj, kio estas unu el la plej grandaj rakontoj en la historio de la homaro, kaj la spertoj de Ĉinio el la redukto de malriĉeco estas lernindaj por landoj kun meznivela enspezo.

Kim faris la rimarkojn en gazetara konferenco de la aŭtuna jarkunveno de la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso. Li diris, ke kun ekonomia reformo kaj integriĝo al la tutmonda merkato, Ĉinio liberigis 800 milionojn da siaj loĝantoj el la malriĉeco, kaj pro tio la kvanto de tutmondaj ekstreme malriĉaj loĝantoj estis reduktita de 40% ĝis malpli ol 10%, kaj por tio Ĉinio kontribuis plej multe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin