Ĉinio efektive utiligis 618, 57 miliardojn da juanoj en antaŭaj 9 monatoj

(GMT+08:00) 2017-10-14 10:34:39     Redaktoro:Selena

Ĉina Komerca Ministerio vendrede publikigis donitaĵon, dirante, ke en la antaŭaj 9 monatoj Ĉinio efektive utiligis 618, 57 miliardojn da juanoj sume, kaj la kapitalo kreskis je 1,6% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro; la nombro de nove starigitaj firmaoj investitaj per la ekstera kapitalo kalkuliĝis al 23541, kreskinte je 10,6% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

Laŭ la donitaĵo, la ekstera kapitalo efektive utiligita en la ĉina manufaktura industrio rekreskis ĝis 181,76 miliardoj da juanoj en la antaŭaj 9 monatoj, kaj la nombro okupis 29,4% de la ekstera kapitalo efektive utiligita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin