Ĉindevenaj komercistoj havas pozitivan perspektivon pri ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2017-10-14 12:55:57     Redaktoro:Selena

En la lastaj kvin jaroj la ĉina ekonomio stabile disvolviĝis, ĉinaj produktoj havis pli da konkurencivo, kaj la ĉina merkato altiras al si atenton de pli kaj pli multaj ĉindevenaj komercistoj. Ili plene disvolvis siajn avantaĝojn kaj partoprenis en la ĉina komercado.

Wang Wen, vicestrino de Hamburga Asocio de Ĉindevenaj Komercistoj, estrino de Asocio inter Eŭropo kaj Ĉinio por Akceli la Iniciaton de la Zono kaj Vojo, diris, ke pli kaj pli multaj germanaj ĉindevenaj komercistoj volas interligi sian komercon kun Ĉinio dum la lastaj kvin jaroj. Ŝi aldonis, ke povas esti dirite, ke ankaŭ la ĉindevenaj komcercistoj kontribuis por la ĉina ekonomia disvolviĝo. Pri la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝi havas plenan fidon.

"En Ĉinio okazis grandaj ŝanĝiĝoj dum la pasintaj kvin jaroj, kaj ni esperas, ke la nacia kongreso glate funkcios, nia manufaktura industrio grande disvolviĝos kaj la lando fariĝos pli kaj pli prospera kaj potenca."

Wang Wen ankaŭ diris, ke la ĉindevenaj komercistoj en la landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo scias, ke Ĉinio alportos pli da komercaj ŝancoj al la mondo post la 19a nacia kongreso, kaj tiuj bonŝancoj certe altigos al nova nivelo kunlaboron kaj disvolvadon de Ĉinio kaj landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin