Ĉiu partia kongreso alportas bonojn al la amasoj

(GMT+08:00) 2017-10-14 16:53:09     Redaktoro:Xiong

La 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio baldaŭ okazos. Kamparanoj de la urbo Qingtongxia, Ningxia, restas ĉe siaj radioriceviloj, atendante la malfermiĝon de la Kongreso. "La programo favori kamparanojn per disaŭdigo", iniciatita en Ĉinio, donis al la lokaj kamparanoj riĉajn informojn el diversaj flankoj kaj riĉigis la spiritan kaj kulturan vivon de la okcidentpartaj terkulturistoj. Huang Zhanfu, terkulturisto de la urbo Qingtongxia, esprimis sian atendon per simplaj vortoj: "Mia plej granda intereso estas pri la gvidaj principoj kaj politikoj de la Partio, ĉar ĉiu partia kongreso alportas bonojn kaj favorojn al la amasoj."

Frumatene, iu radioriparisto venis en la korton de Huang Zhanfu por kontroli lian laŭtparolilon, kiu pendis sub tegmento de pajlokabano en la nordoriento de la korto. Ĉar baldaŭ okazos la Partia Kongreso, la radioriparistoj devis kontroli ĉiujn laŭtparolilojn, por ke ili devu bone funkcii kaj la kamparanoj povu orde ricevi la radioelsendon pri la Kongreso. Gesinjoroj Huang ne scipovas manipuli poŝtelefonon, laŭtparolilo kaj radioricevilo estas por ili unikaj ricevi informojn el ekstere.

En 2016 la urbo Qingtongxia, kunlabore kun la Centra Popola Radio, donis radioricevilojn kaj laŭtparolilojn al kvindek mil kamparanoj en la urbo. Ankaŭ la familio Huang ricevis unu radioricevilon. Ili havas radioricevilon kaj laŭtparolilon, kiuj multe helpos al ili por aŭskulti, kiam la Partia Kongreso okazos. Huang Zhanfu diris: "Mia plej granda intereso estas pri la gvidaj principoj kaj politikoj de la Partio, ĉar ĉiu partia kongreso alportas bonojn kaj favorojn al la amasoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin