Alilandaj amaskomunikiloj interesiĝas pri la 19a kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-14 17:21:50     Redaktoro:Xiong

La 19a Nacia Kongerso de la Komunista Partio de Ĉinio baldaŭ okazos. Ĝi altiras al si la rigardojn de la mondo. Lastatempe multaj amaskomunikiloj el diversaj landoj, ekzemple Singapuro, Germanio kaj Barato, sinsekve faris komenton por taksi la atingojn akiritajn de Ĉinio en diversaj kampoj, gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio dum la pasintaj kvin jaroj, opiniante, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio donos grandan kaj gravan influon al Ĉinio kaj la mondo.

La singapura ĵurnalo The Straits Times publikigis artikolon, dirante, ke la Komunista Partio de Ĉinio daŭre diskutos kiel plene starigi bonfartan socion en Ĉinio; Ĉinio jam fariĝis ekzemplo de la mondo en la reduktado de mizereco, kaj ĝi daŭrigos sian penadon ĉi-rilate.

En la germana ĵurnalo Die Welt troviĝas artikolo, kiu diras, ke nun Ĉinio havas prosperan ekonomion, la popolo havas enspezon ĉiam pli altan, kaj pro tio la popolo estas altgrade kontenta pri la reganta partio.

Artikolo en la barata ĵurnalo The Hindu diras, ke en la pasintaj kvin jaroj Ĉinio faris serion da gravaj reformoj en multaj kampoj kaj akiris bonajn kaj rimarkindajn rezultojn. Ĝi asertas ankaŭ, ke Ĉinio ludas pli kaj pli gravan rolon en la internaciaj aferoj, kaj la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio donos grandan kaj gravan influon al Ĉinio kaj la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin