Nacia Kongreso de KPĈ skizos planon pri disvolvado de Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-10-16 15:04:56     Redaktoro:Yu

La Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) komencos la 19an Nacian Kongreson en la 18a de oktobro en Pekino. La kongreso kiel la plej alta gvida organo de la reganta partio de Ĉinio vekas grandan atenton de la ekstera mondo. Yan Shuhan, profesoro el la Centra Partia Lernejo, diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ resumos la pasintecon kaj planos la estontecon kaj ludos tre gravan rolon en disvolvado de la afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li rimarkigis, ke retrorigardante ĉiujn pasintajn naciajn kongresojn de la KPĈ, oni povas klare vidi la klopodojn de la partio por la feliĉo de la popolo kaj la rejuniĝo de la nacio.

Ĉiuj naciaj kongresoj de la KPĈ estis okazigitaj en gravaj momentoj de la pasintaj 96 jaroj, kaj ili tuŝis ĉiujn gravajn turnopunktojn de la revolucio, konstruado kaj reformo de Ĉinio. Profesoro Yan aldonis, ke ĝenerale, la nacia kongreso de la KPĈ celas resumi la pasintecon kaj plani la estontecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin