Xi alvokis plifortigi kunlaboron inter KPĈ kaj ne-komunistaj partioj

(GMT+08:00) 2017-10-16 15:07:22     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), alvokis plifortigi kunlaboron inter la KPĈ kaj ne-komunistaj partioj de la lando por kune strebi por realigo de la ĉina revo de nacia rejuniĝo.

Laŭ deklaro publikigita dimanĉe, Xi faris la rimarkojn en kunveno okazigita de la Centra Komitato de la KPĈ por peti opiniojn de membroj de ne-komunistaj politikaj partioj pri projekto de raporto por la baldaŭa 19a Nacia Konferenco de la KPĈ.

Post kiam Xi aŭdis la opiniojn de la partoprenantoj, li diris, ke tio estas longa praktiko de la KPĈ por peti opiniojn el la centraj komitatoj de ne-komunistaj partioj, ĉefaj figuroj de la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, kaj tiuj aliĝintaj al neniu politika partio, pri gravaj politikoj kaj decidoj de la KPĈ kaj la lando.

Xi diris, ke la raporto prezentota al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ devas kolekti saĝecon de la tuta partio, konformi al la atendoj de la popolo, kaj ludi gravan gvidan rolon en la disvolviĝo de la lando, kun pozitiva influo sur la internacia komunumo. Por atingi la celon, la partio devas plene utiligi demokration en la procezo de skizado, kaj plibonigi la esploron kaj studon. Li aldonis, ke la Centra Komitato de la KPĈ zorgeme studos la opiniojn proponitajn de la partoprenantoj kaj plene enkorpigos ilin en la revizioj de la projekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin