La 19a Kongreso de KPĈ estos grava majloŝtono

(GMT+08:00) 2017-10-17 08:33:47     Redaktoro:Xiong

Kun la alproksimiĝo de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), en la 14a de oktobro la baratodevena raportisto de Ĉina Radio Internacia, Akhil Parashar, aperigis artikolon en pluraj fame konataj retejoj en Barato kiel Dainiksaveratimes, Khabarindiatv, Harkhabarmedia kaj Totalnewsexpress. La artikolo estas "La 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estos grava majloŝtono de la ĉina evoluado".

La artikolo diras esprimon, ke la 19a Nacia Kongreso de KPĈ, en la 18a de oktobro inaŭguriĝonta, estos grava majloŝtono de la ĉina evoluado. De post la 18a Nacia Kongreso de KPĈ, sub la gvidado de la ĝenerala sekretario Xi Jinping, al Ĉinio okazis giganta ŝanĝiĝo en diversaj kampoj, ekzemple en politiko, ekonomio kaj diplomatio; kaj kondukate de liaj novaj ideoj pri regado, la ŝtato akiris okulfrapajn atingojn. Sekve de tio li gajnis la fidon, respekton kaj laŭdon de la tuta partio kaj la tutlanda popolo.

La artikolo mencias ankaŭ, ke Xi Jinping proponis la iniciaton krei sortokomunumon de la homaro; paco, evoluigo, kunlaboro kaj kungajno estas la kutimaj principoj de la ĉina diplomatio.

En la artikolo temas ankaŭ pri la iniciato proponita de Ĉinio, tio estas "unu zono kaj unu vojo". Tiu ideo multege antaŭenigis la tutmondiĝon. Ĉinio aktive partoprenis en la mastrumado de la tuta mondo, precipe reagante al la klimata ŝanĝiĝo Ĉinio ludis gvidan rolon. La artikolo fine diras, ke la 19a Nacia Kongreso de KPĈ kondukos Ĉinion al nova epoko prospera kaj paca.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin