NPK kaj Ŝtata Konsilio promesis subteni gvidadon de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-17 14:54:36     Redaktoro:Yu

Ĉefaj membroj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) kaj la Ŝtata Konsilio respektive okazigis kunvenojn lunde por kapti la esencan signifon de la Sepa Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

La plena sesio, kiu okazis de la 11a ĝis la 14a de oktobro en Pekino, amplekse analizis la nunan situacion kaj taskojn kaj kondukis profundan diskuton pri pluraj gravaj demandoj, farante kompletan preparon por la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Ĉefministro Li Keqiang lunde prezidis la kunvenon de la Partia Gvidgrupo de la Ŝtata Konsilio, en kiu ĉiuj departementoj de la kabineto estis petitaj firme persisti en la aŭtoritato de la partia gvidado, sekvi ĝian kondukon kaj resti en akordo kun la Centra Komitato.

Departementoj kaj unuoj de la Ŝtata Konsilio devas aprezi la atingojn de la KPĈ dum la lastaj kvin jaroj kaj esti tute konsciaj pri la historiaj taskoj en la mano.

La kunveno de la Partia Gvidgrupo de la 12a Konstanta Komitato de la NPk estis prezidita de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPk. La kunveno substrekis la gvidan pozicion de la partio en ĉiuj aspektoj kaj ĝian rolon en kontrolado de ĉiu laboro kaj kunordigo de ĉiuj partioj kaj la integriĝon de la partia gvidado, la pozicio de la popolo kiel mastro de la lando kaj laŭleĝa regado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin