Ĉinio akiris grandajn atingojn en ekonomia kresko

(GMT+08:00) 2017-10-18 09:12:01     Redaktoro:Selena

En la malferma ceremonio de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jinping diris, ke fronte al malvigleco de la monda ekonomio, Ĉinio persistis en la nova disvolva koncepto, antaŭenpuŝis disvolvan transformiĝon kaj akiris grandajn atingojn en la ekonomia disvolvado dum la lastaj kvin jaroj. Li aldonis, ke en tiuj kvin jaroj la malneta enlanda produkto atingis 80 duilionojn da juanoj, farante pli ol 30% da kontribuo al la monda ekonomia kreskado; ekonomia strukturo senĉese pliboniĝis, novleviĝantaj industrioj prospere disvolviĝis, agrikultura modernigo estis stabile antaŭenpuŝita kaj konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo akiris rimarkindan atingon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin