Ĉinio rapidigos konstruadon de ekologia lando

(GMT+08:00) 2017-10-18 11:45:57     Redaktoro:Selena

En la malferma ceremonio de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jinping diris en sia raporto, ke Ĉinio rapidigos leĝdonadon pri verdaj produktado kaj konsumado, starigos kaj plibonigos ekonomian sistemon de malaltkarbona cirkula disvolvado, plifortigos preventadon kaj regadon de aeropoluo, akvopoluo kaj grundpoluo kaj aktive partoprenos en tutmonda regado de medio.

Laŭ la raporto, la medio en Ĉinio estos radikale plibonigita en 2035, kaj la celo por la bela Ĉinio estos fundamente atingita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin